Diskuto:Rusia nacia teamo de futbalo

Multaj eŭropaj ŝtatoj difiniĝas etne - en Rusio signifas pli da aliaj etnoj ol la "ŝtatonoma" etno ol en multaj aliaj eŭropaj landoj. Tial en la esperantlingva vikipedio oftas uzo de la adjektivo "rusia" anstataŭ "rusa", kiam adjektive celiĝas la lando. Pri naciaj temaoj de futbalo ekestis la kutimo uzi etnan adjektivon (krom se tio ne eblis, ekzemple "sovetunia..." aŭ "GDR-a..."). Tamen ĉi-tie, laŭ aliaj vikipediaj lingvouzoj, la adjektivo "rusia" en la titolo almenaŭ same ĝustus kiel "rusa", fakte pli ĝustus. Despli ke la teama nomo en la rusa estas simple Сборная России по футболу - en pli-malpli libera traduko "elektaĵo de Rusio pri futbalo". Almenaŭ estu alidirektilo de la titolo "Rusia nacia..." al "Rusa nacia...".

ThomasPusch (diskuto) 13:17, 13 Maj. 2012 (UTC)

PS: Bonŝancon al la teamo en la proksimiĝanta Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2012.

Mi ĵus kreis ŝablonojn pri la teama konsisto de la "Rusia" nacia teamo en la Eŭropaj Ĉampionadoj de 2008 kaj 2012, kaj ankaŭ propran kategorion "Rusia" nacia teamo. Evidente mi do sekvas la penson, ke ĉi-tie, laŭ aliloka vikipedia uzo, la vorto "rusia" vere pli taŭgas ol "rusa". Por ke estu unueco inter ŝablonoj, kategorio kaj artikolo, mi movas la artikolon de "Rusa nacia..." al "Rusia nacia...", kaj de la titolo "rusa..." kompreneble metas alidirektilon.

Aidas (diskuto) 07:35, 4 Jun. 2012 (UTC)

Reiri al la paĝo "Rusia nacia teamo de futbalo".