Diskuto:Samseksemo en Eŭropo

mi ne komprenas tiun mapon.. kial ekzemple polujo estas ruĝa kaj italujo griza? kio estas la diferenco inter tiuj du koloroj..kio estas la diferenco inter "samseksa edziĝo malpermesita" (parenteze - tio sonas stulte kvazaŭ samseksa edziĝo estus io tute normala kaj evidenta kaj tiuj landoj iel fie ĝin malpermesus kvankam en ili simple kiel tio estis ĉiam oni rigardas geedziĝon kiel aferon inter ino kaj viro kaj en nenies kapon venas fari leĝon aŭ ion similan kio "malpermesus samseksan geedziĝon") kaj "sen agnoskado" ??

Sen agnoskado signifas, ke la koncerna ŝtato ne agnoskas samseksajn edz(in)ecojn - nenia leĝo diras pri ili. Kaj samseksajn edz(in)ecojn malpermesataj signifas ke ne eblas enkonduki samseksajn edz(in)ecojn - ekzemple en kazo de menciita de Vi Pollando - la Konstitucio de la Pola Respubliko diras, ke "geedzeco estas ligo inter virino kaj viro" kaj ĝi estas "sub protekto kaj varto de la Respubliko" (la 18-a artikolo de la Konstitucio). --Fiskot (diskuto) 18:20, 26. Feb 2010 (UTC)

bone, mi jam sciiĝis pri tio el la angllingva vikipedio, ke temas pri konstitucia deklaro ke geedziĝo estas inter viro kaj virino..

Formo de referencoj redakti

Reiri al la paĝo "Samseksemo en Eŭropo".