Diskuto:Somera Olimpiko 2016

Latest comment: antaŭ 7 jaroj by ThomasPusch

Cetere estas dua artikolo kaj diskutpaĝo Kandidatoj al la Somera Olimpiko 2016.

La artikolo ekde la 5-a de septembro 2016 estas la vikipedia kunlaboraĵo de la semajno. Ekde tiu tago, inter alie uzanto Didcorn aldonis medaltabelon al la teksto, kaj mi aldonis du artikoletojn pri la temoj Michel Temer, provizora ŝtata prezidanto kaj malfermanto de la olimpiko, kaj Vanderlei de Lima, lumiganto de la olimpika flamo, per tio bluigante du ruĝajn ligilojn. Dezirindus ankoraŭ plia engaĝiĝo pri la kunlaboraĵo. Tute sencas indiki kreojn de "flankaj artikoloj" pri la temoj en la diskutpaĝo, ĉar la ŝanĝo de antaŭe ruĝaj al poste bluaj internaj ligiloj ne dokumentiĝas en la redaktohistorio de la artikolo mem. ThomasPusch (diskuto) 09:26, 1 okt. 2016 (UTC)Reply

Saluton ThomasPusch, mi ĵus redaktis artikolon pri Robert Scheidt.--DidCORN la 8-a de oktobro 2016, 8:55 (UTC)
Reiri al la paĝo "Somera Olimpiko 2016".