Diskuto:Subtekstigo

Tekstas:

malgraŭ tio, ke dublita filmo laŭ la spertoj aŭtomate signifas pli altan vizitatecon ol subtekstigita (senrilate al ĝenro aŭ alirebleco de la filmo)

Tio ne estas vero en ĉiuj landoj. Endas aw pliprecizigi la aserton aw forigi ĝin.

Tiu aserto devenas de la ĉeĥlingva vikipedia artikolo, laŭ kiu mi tradukis. Vi pravas pri ĝia nevalideco ĝenerale. Mi do aldonis antaŭen la pliprecizigon ke estas tiel "en multaj landoj", strebante atingi neŭtralecon. Mi esperas ke tiel ĉi jam estas bone. Aldone, mi volas diri, ke mi ŝatas ekscii ke en la e-vikipedio daŭre ekzistas homoj interesiĝantaj pri neŭtraleco en la artikoloj, ĉar mi lastatempe iel maliluziiĝis, hazarde trovinte la fuŝegan originalan version de la artikolo Buŝa seksumado, kaj poste des pli kiam malgraŭ de mi farata averto mi devis ĝustigi ĝian neŭtralecon mem kaj eĉ reage al tio ricevis respondojn, kiuj al mi ŝajnis kiel priridantaj miajn strebojn. Blahma 22:01, 10. Sep 2005 (UTC)

Mi scias, ke vi multe pledas por la uzo de la vorto "Subtekstoj" kaj "Subtekstigado" anstataŭ "subtitolo" kaj "subtitolado". Al mi persone, tamen, la lastaj multe pli plaĉas pro sekvaj kialoj:

1) la vorto "subtitolo" estas sufiĉe internacia kunmetaĵo, kun la sama ambigua signifo ĝi aperas kaj en la angla (kiel vi prave indikas en via artikolo), kaj en la germana (!!), fraca (!!!), itala (!!!!!) kaj hispana lingvo.
2) la radiko estas senpera verbo (subtitoli) dum por via kunmetaĵo oni devas plipezigi la verbon per la finaĵo "ig", kio iom balastigas la verbon.
3) la vorto "subteksto" povas havi ankaŭ la saman misgvidan signifon, kiel "subtitolo" -- nome iu teksto, lokiĝanta sub io. Ĉu ne? Kial do ni ne elektu tute alian vorton por tio, ekzemple "titroj"n ;)

Do, mi preferas kaj verŝajne daŭre uzos la vorton "subtitoloj".. Alaŭdo 23:47, 9. Okt 2005 (UTC)

...nome iu teksto, lokiĝanta sub io... — ĉu ne precize tiel estas? La subteksto aperas en la subo de la kino-bildo... Nur medite, Slavik IVANOV.

Pri ambigueco inter la du signifoj de subtitolo, oni ĉiam parolas pri "subtitoloj" kun pluralo se temas pri la teksto de la diraĵoj, do la risko de konfuzo estas tre malgranda. Kaj precipe, mi neniam spertis tian konfuzon kun la franca vorto "sous-titre" do mi ne vidas kialon por ke tia konfuzo ekzistu en Esperanto. Pli grave, Esperanto estas vivanta lingvo, kiu evoluas kiel aliaj lingvoj. Tiu evoluo dependas de la strukturo de la lingvo kaj de la rilato kun aliaj lingvoj. Tiel estis konstruita Esperanto, tiel ĝi daŭre evoluas. "subteksto" ja aspektas pli kongrua kun la strukturo de la lingvo, sed "subtitolo" aspektas pli kongrua kun aliaj lingvoj. En tia situacio, estas la uzado de esperantistoj kiu decidas ĉu iu vorto venkos aŭ ne. Ĝis nun "subtitoloj" estas klare pli uzata. Faru simplan serĉon per google en la TTT kaj en novaĵgrupoj. Vi konstatos ke "subtitoloj" estas 20 foje pli uzata ol "subtekstoj". Zav

Tamen tio ja tiam faras de esperanto strangan lingvon, ĉu ne? Se oni diras, ke unu vorto havas iun signifon en la singularo, sed iun tute alian en la pluralo :o)

Mi rimarkis ĉe alia artikolo ke ekzistas pluraj ĉi-spece problemaj vortoj en esperanto, kaj same ankaŭ pluraj (diversgrade sukcesintaj) provoj anstataŭigi la nelogikajn vortojn per aliaj. Ĉe Marfrukto kaj Marisko la solvo elektita estas kreo de nova radiko, kaj ĝi ŝajnas estis sufiĉe sukcesa solvo. Dume, ĉe Subtitolo kaj Subteksto ne temas pri kreo de nova radiko, nur de la eluzo de la radikoj jam ekzistantaj por krei novan vorton. Tiam tiu ĉi solvo estas eĉ malpli kontroverzia, do mi opinias ĝin kapabla je sukceso.
Por vidi pli pri la laŭvortaj tradukoj de kunmetitaj vortoj el aliaj lingvoj (kiel "subtitolo" de angla "subtitle"), bv. rigardi ĉe Paŭso. --Blahma 16:56, 18. Okt 2005 (UTC)

Se neniu krom Blahma plendas, mi volas ŝanĝi la artikolan nomon reen al "Subtitoloj". Fakte, mi ne trovis eĉ UNU lingvon kiu ne uzas la vorton "sub-titolo" en kunmetita vorto. La Vikipedio ne estas loko por enkonduki neologismojn. --Chuck SMITH 10:36, 10. Nov 2006 (UTC)

Jes, bona ideo. Ankaŭ en Esperanto "subtitolo" establiĝis jam sufiĉe firme. - Slavik IVANOV 11:21, 10. Nov 2006 (UTC)
Dankon al Chuck pro la atentigo pri la daŭranta diskuto. Por kopii respondon jam donitan al li, tiu de li petata "UNU lingvo" estas la dana - rilate al la tekstoj montrataj sube dum filmoprojekciado, tiu lingvo kondutas logike. Se temu pri defendo de la ideo mem, laŭ mi ne ekzistas obstaklo, kial ankaŭ esperanto ne povu konduti sin tiel. Se temas pri tio, kion Vikipedio uzu (ja mi tutkonsentas ke ne eblas raporti pri io nure pro tio ke ĝi estas nova lingva elpensaĵo ~= neologismo), la demando estas ĉu oni decidu laŭ la opinio de la plejmultaj vikipediistoj, ĉu laŭ la uzo kaj uzotendencoj en la praktiko. Se mi rajtas supozi la duan kiel pli ĝustan, tiam oni kompreneble devas rigardi okazojn, kiam la diskutata temo aperas en praktiko pritraktata pere de esperanto. Gugla serĉo estas unu el eblaj manieroj, sed laŭ mia opinio multe pli taŭgas rigardi rekte la praktikon mem, dum kiu fakuloj laboras kun tiu temo. Tio okazas precipe dum junularaj esperanto-renkontiĝoj. Kaj kiu dum la lastaj jaroj partoprenis iun el tiuj en Eŭropo, devas konstati, ke tie la nomo "subtekstoj" estis minimume bone rimarkebla, se ne pli. (Por tuj kontraŭi la eventualajn riproĉojn pri eŭropcentrismo, mi devas diri, ke la ideo pri "subtekstoj" ne estas mia elpensaĵo, sed ke ĝi venis al mi ĝuste de esperantistoj el Brazilo). Fine mi diru, ke se oni tamen decidos transloki la artikolon, tiam oni nepre atentu krei du apartajn artikolojn kun apartigilo, ĉar ja tiam ekestos du diversaj signifoj (la ĝisnunaj alilingvaj vikipedioj kiuj devis batali tiun problemon solvis tion ofte tre fuŝe, ene de unu sama artikolo). Marek "Blahma" BLAHUŠ 23:41, 14. Nov 2006 (UTC)

Laŭ mia sperto estas ĝuste "subteksto" la vorto, kiu "establiĝis jam sufiĉe firme" (eble aldonindas "intertempe"), precipe inter tiuj, kiuj mem subtekstas. Kaj kio miaopinie gravas, tio estas, ke temas pri unu el tiuj vortoj, kiuj sufiĉe trafe "klarigas sin mem". Ŝajnas al mi, ke kopii aliajn lingvojn ne estas la ĉefa celo de Esperanto . Montanesko 11:03, 28 Dec. 2011 (UTC)

Respondo al la demando de Bertilo redakti

Bertilo forigante jam duan fojon intervikian ligilon sv: komentis:

Mi denove forigis ligilon al Sveda paĝo _pri tute alia temo_. Kial ĝi revenis???

Mia reago al tio: Verŝajne ĉar roboto trovis ĝin en la anglalingva artikolo pri subtitoloj (distinge kun subtekstoj) kaj tial pensis ke ĝi taŭgas ankaŭ tien ĉi. La kaŭzo estas, ke ĝis ankoraŭ antaŭnelonge la angla vikipedio en sia artikolo tute ne distingis inter la du signifoj de la angla "subtitle" (iom simile al tio, kion oni nun volas malplifaciligi ankaŭ ĉi tie, se oni re-renomus tiun ĉi artikolon). Marek "Blahma" BLAHUŠ 12:45, 7. Dec 2006 (UTC)

Mi aldonas ankoraŭ, ke mi dume forigis tiun intervikian ligilon el la anglalingva artikolo, do eble tio povus helpi. Marek "Blahma" BLAHUŠ 12:45, 7. Dec 2006 (UTC)

Grava eraro... subtekstoJ? redakti

Saluton, kial la paĝo nomiĝas subtekstoj anstataŭ subteksto? La tuta teksto, kiu aperas dum filmo laŭ subteksto (ne subtekstoJ), kaj unu frazo (aŭ aro da frazoj, kiuj aperas samtempe) estas subtekstero. Samkiel la tuta teksto de libro nomiĝas teksto, kaj ne tekstoj. Se ne, kio estas subteksto laŭ la aktuala difino? Eble ĉiuj eraras pro tio, ke alia maniero por nomi tio estis "subtitoloJ". Mi sugestas ŝanĝi la paĝnomon, bvl. pripensi tiun ĉi aferon. Mi ankaŭ komprenas ke estis baloto en kiu oni elektis nomon, kaj laŭ mi tio ne estas bona maniero por elekti vortojn, kiujn la tuta Esperantujo uzos. Tamen mi nur sugestas uzi singularon anstataŭ pluralon pro la eraro pri kiu mi jam skribis. Amike --Francescost (diskuto) 17:11, 12 Maj. 2012 (UTC)

Reiri al la paĝo "Subtekstigo".