Diskuto:Tibeta lingvo

Estus pli bone forigi la bildojn kaj montri la tibetajn literojn per Unikodo. Estas vaste uzeblaj Unikodaj tiparoj por ĉiuj operaciumoj nun. Estas Arial Unicode MS ĉe Vindozo. misc-fixed ĉe de Linukso, mi kredas, enhavas tibetajn signojn, kaj ĉiukaze fontconfig devus aŭtomate uzi la tiparon, kiu enhavas necesan signon, se mankas la ĉefa tiparo. Estas la Unikoda epoko, mi pensas ke ni devus profiti de ĝi. Iuj homoj eble plendus, sed la plejparto de vizitantoj eble pensus ĝin malŝparo, montri la signojn per grandaj bildosieroj. - Kriĉjo 07:08, 9. Maj 2003 (UTC)

Fakte la bildosieroj kvankam belegaj estas iom pezaj (ĉ. 3000 bajtoj). Kriĉjo, se vi scias vidigi la trafajn unikodajn signojn bonvolu fari. Mi sugestas ke la laboro de Zhu tamen ne estu forĵetita sed eble prezentita en aparta paĝo. Povus esti Tibeta lingvo > Tibeta alfabeto (unikoda paĝo) > Tibeta alfabeto (bilda versio) . -- ArnoLagrange 07:57, 9. Maj 2003 (UTC)
Jen mi faris laŭ la sugesto. Kontrolendaj estas la transskriboj kaj korektenda estas la alteco de la tabelĉeloj. Arno


Kaj ankaŭ ni devas ŝanĝi anglecajn prononcindikaĵojn: ekzemple "sh" devus esti "ŝ", "ny" = "nj", "w" = "ŭ", ĉu ne? Ankaŭ mi dubas, ĉu "ca" vere estas [tsa].

--Bab

Reiri al la paĝo "Tibeta lingvo".