Diskuto:Tondrobirdo

Tondrobirdo en la Lakota lingvo redakti

Saluton. Mi ĵus trovis iomete alie skribitan tradukon de la vorto "tondrobirdo" en la Lakota lingvo. Laŭ "Kauderwelsch Band 193, Sioŭ / Lokata Wort für Wort", paĝo 79 oni skribas ĝin Wakíŋyaŋ. El kiu fonto estas la formo Wakį́yą? Amike --Tlustulimu (diskuto) 17:26, 20 Apr. 2012 (UTC)

La vorto Wakíŋyaŋ laŭ la libro ankaŭ signifas "tondro" (germane "Donner"), kio similas al waǩáŋli "fulmo" (germane "Blitz"). Do kiel ni skribu tion? --Tlustulimu (diskuto) 17:45, 20 Apr. 2012 (UTC)
Ankaŭ la vorto "sankta" (germane "heilig") estas alie skritita en libro, nome waǩáŋ (paĝoj 166 kaj 188). La tria vorto kįyą iel similas al k˙iŋyáŋ (paĝoj 164 kaj 181). Kaj tio estas tradukata per "fliegen" (do "flugi"). - Mi ne scias, kial la punkteto ne estas metebla super k anstataŭ poste. --Tlustulimu (diskuto) 18:01, 20 Apr. 2012 (UTC)
Reiri al la paĝo "Tondrobirdo".