Diskuto:Traktato de Utrecht

Mi ne komprenas "konigis la rajton al la brita trono de la Reĝino Ana".

Laŭ la angla Wp, Ludoviko la 14-a agnoskis reĝino Anne anstataŭ la pretendo de Stuart. -- :)
Ĉu vi do celas "rekonis" per via "konigis"? Bertilow 17:40, 2. Apr 2003 (UTC)

Mi trovas paradoksa "post tio Britio ekhavis la superecon dum Prusio kaj Savojo transiris al la unua rango." - ĉu ne al la dua rango ? Kontrolendaj estas vortoj "Elektoro"

Princo-Elektisto en PIV2 -- :)

"Presidio"

Mi konjektas, ke, hispanlingve, presidio estis bazo en fremda lando. Ekzemple, Ceŭto , Chafarinas. -- :)

"Milanesado"

La lando (ĉu duklando aŭ reĝlando) cirkaŭ Milano-- :)

"Napolio"

Reĝlando ĉirkaŭ Napolo -- :)

-- ArnoLagrange 07:25, 1. Apr 2003 (UTC)

La reĝlando ĉirkaŭ Napolo prefere nomiĝu simple "Reĝlando Napolo" aŭ "Napola Reĝlando", krom se en naciaj lingvoj uziĝas ia nomo "Napolia" aŭ simile por tiu reĝlando. Analoge ni uzas "Luksemburgo", "San-Marino" kaj "Monako" en la Vikipedio (ne "Luksemburgio", "San-Marinio" kaj "Monakio"). Bertilow 17:40, 2. Apr 2003 (UTC)

Reiri al la paĝo "Traktato de Utrecht".