iam estis asocioj (eble eĉ internacia asocio) de Esperantistaj tramistoj, ĉu iu povos trovi kaj aldoni ligon aŭ artikolon pri tiu asocio, kaj ties historio?

Saluton,

kiel vikipedia-novulo sed malnova esperantista-fervojisto (de 1981) mi ŝatas atentigi la verkistojn ĉe kategorio fervojo pri UIC kaj ĝia grava fakvortaro Lexicique General (nuntempe KD RailLexic) kun pli ol 12.000 fakesprimoj en 19 lingvoj i.a. eo. IFEF dum jardekoj estas plenrajta kunlaboranto en tiu laboro.

Kaj laŭ ĝi (RailLexic) ekz. fervojo kaj tramvojo estas kaj la fiksitaj reloj sur kiuj rulas fervojaj ekipaĵoj aŭ tramoj SED ANKAŬ la kompanio/entrepreno, do ekz. tramo estas subtermino de tramvojo malgraŭ ke oni en multaj aliaj lingvoj ŝajne uzas ’tramo’n kaj ’tramvojo’n sinonime.

Amike - Trajnestro (enigis laŭ peto de Jan Niemann)

Propono do estas alinomi ĉi tiun artikolon al Tramvojo.

En la franca ĉiutaga lingvo, "tram" anstataŭis "tramway" - ĉu male, esperanto regresu de "tramo" al "tramvojo"? Dominik 10:14, 13. Nov 2008 (UTC)

La sorto de novulo... Bedaŭrinde la mia teksto ne temas pri la artikolo tramo kiu ĝuste devas esti tramo ĉar temas pri veturilo, sed pri la subkategorio ĉe fervojo:tramo ĝi devas laŭ mi, UIC kaj PIV esti fervojo:tramvojo kun artikoloj pri diversaj tramvojaj transportsistemoj, tramvojaj kompanioj kaj tramo (veturilo!). Ĉu io spertulo ĉe vikipedio povas helpi al mi ke la diskuttemo aperos en la ĝusta loko, kiel diskuto pri kategorio? Respondo al Dominik en eo tramvojo ciam estis tramvojo, la problemo nuntempe estas ke pli kaj pli da naciaj lingvoj ne plu destingas inter tramo (veturilo) kaj tramvojo (transportsistemo) kiel vi mem konstatis ke okazis en fr. Al anonimo: Mi aŭdis pri tiu asocio sed nun ne povas trovi ion pri ĝi. Amike trajnestro

Ĉu ne lasu ĉi tiun artikolon, kiu ja temas pri tramo mem, kaj kreu artikolon pri la transportsistemo kiu nomiĝu tramvojo? (Mi estas anglo, kaj por mi 'tramvojo' signifas nur la vojon mem - t.e. la reloj sur kiuj vojaĝadas tramojn. La franca 'tramway' sonas al mi vere strange!). AlexW 11:22, 14. Nov 2008 (UTC)

Certe ni lasu tion artikolon - bedaŭrinde Yves pro miskompreno metis mia unua debato-'eniro' en la malĝusta loko. Mi NE volas sanĝi la artikolo pri tramo NUR la ceftemo sur fervojo ke ĝi estu tramvojo kaj sub ĝi tramo. Amike trajnestro

Ĉu ne speco de fervojo? redakti

Ĉi tie en la unua linio estas skribite: "male al fervojo", sed al mi ŝajnas, ke TRAMO estas speco de FERVOJO. En la unua linio de Fervojo estas skribite: Fervojo estas transportsistemo, en kiu la veturiloj moviĝas per radoj sur reloj - kio tute kongruas al trajno. - Sibazyun 2:57, 17. Jun 2009 (UTC)

Mi sugestas ŝanĝi "male al fervojo" al "male al trajno", por ke tio estu klara. --PaulP@diskkont 14:30, 17. Jun 2009 (UTC)

Intervikioj redakti

Kiom da intervikioj de tiu ĉi paĝo rilatas rekte al tramoj kaj kiom rekte al vojoj, sur kiu veturas tramoj (tramvojo)? Ĉu way, vay, vaj, vai, ks. hazarde ne estas ĉi tie falsaj amikoj? Komparu kun intervikioj de tramvojo. Tiu rilatu al vojoj, sur kiuj moviĝas tramoj. Zuazua 16:26, 22. Jun 2009 (UTC)

Reiri al la paĝo "Tramo".