Diskuto:Transformo

De kie venas la vorto transfekto ? Mi neniam vidis ĝin. La ĝusta vorto estas transdono (Vd NPIVon) : don/i […] trans~i 1 ~i al iu ion, kion oni ricevis de alia[…]. 2 BIO Enkorpigi geno(j)n de unu ĉelo, ĝenerale bakteria, al alia per trans­infekta viruso, cetere ne mortiga pro gen­manko. MAN transformado, transgena 3) Vektoro havas tute alian sencon, tute ne kongrua kun la senco uzata en via artikolo : vektor/o 1 FIZ Fizika grando (ekz. forto), kiu povas esti prezentata per streko kun difinitaj longo k direkto k kiu kunmetifias kun aliaj tiaj grandoj laŭ la paralelograma regulo. 2 MAT Streko, al kiu oni asignis direkton. SAG skalaro, modulo. 3 MAT Elemento de ~a spaco: ejgena ~o (nenula elemento de ejgena spaco). La ĝusta vorto estas "vehiklo", kvankam la preciza senco, kiun vi uzas mankas en NPIV : port/i […] ~anto 1 BIO MED Ĉiu objekto, ĉiu viv­ulo, mem sana aŭ ne, kiu ~as patogenajn mikrob­ojn k povas ilin trans­doni al alia vivulo, kiu infekt­iĝos k eventuale mal­san­iĝos: puloj k ratoj estas ~antoj de multaj mal­san­oj. Sin. vehiklo 2. 2 MED ~anto de unu aŭ pluraj kaŝitaj heredaj dispozicioj, kiuj ne manifestifias ĉe la koncernulo, sed kiuj nur eventuale aperas ĉe posteuloj kiel percepteblaj kvalit­oj. Sin. vehiklo 2. Aldonendas kroma senco de vehiklo en NPIV : vehikl/o 1KEM FAR Substanco, en kiun oni metas aŭ solvas efikantajn substancojn por prepari medikament­on: vazelino, alkoholo, kakaobutero estas la ~oj respektive de ungventoj, tinkturoj k supozitori­oj. 2 BIO MED Portanto 2. 3 BIO Ĉia rimedo por transporti DNA-fragmento en ĉelon: balistika, virusa ~o. 4 (f) Ĉia rimedo de intelekta transdonado, transportado >>>>> Transformo estas "FORMO" ne procedo! Por paroli pri agado, oni parolu pri transformado kaj transformiĝo<<<<<<<<<<<<

Reiri al la paĝo "Transformo".