Diskuto:Transskribado Hepburn

Latest comment: antaŭ 6 jaroj by Salatonbv in topic Nomo de la artikolo

Diferenco inter じ kaj ぢ ? redakti

Saluton Ryoho, mi vidas nun, ke vi skribis:

  • じ: zi -> ji (/Zi/ ĵi)
  • ぢ: di -> ji (/dZi/ ĝi)

sed mi opinias ke en la nuntempa japana standarda lingvo de Tokio estas tiel:

  • じ: zi -> ji (/dZi/ ĝi)
  • ぢ: di -> ji (/dZi/ ĝi)

Mi opinias ke ne ekzistas plu elparola diferenco inter じ kaj ぢ, ekz. en "kanji" kontraŭ "hanaji".

Fakte mi suspektas ke la japanaj esperantistoj volis uzi ĵ por la hepburna j nur por similigi la optikan aspekton de la esperanta skribado al la hepburna skribado (ekz. Fuĵi-monto), kaj ankaŭ por uzi la diferencon inter ĵ kaj ĝ por indiki la diferencon inter じ kaj ぢ en la hiragana skribo. Ĉu mi pravas ?

Sed tio estas grava misuzo de la esperantaj literoj: ili estas simboloj por certaj sonoj, ne simboloj por indiki skribdiferencojn ene de la japana skribo.
Aŭ ekzistas ankoraŭ nun aŭdebla diferenco inter じ kaj ぢ en "Kansai-ben" ?? --Allgaeuer 19:46, 31. Mar 2007 (UTC)

Tiu diskuto kontinuis en mia diskutpaĝo kaj jam finis. --Algoviano 15:52, 19. Maj 2007 (UTC)

Kunrei oficiala aŭ ne-oficiala redakti

Saluton, Ryoho. Vi skribis ke Kunrei estas la "oficiala" sistemo por transliterumo, sed mi opinias, ke Kunrei estas la sistemo decidita por bazlerneja edukado per la ministero de edukado en la jaro 1937, kaj nenio alia. Kunrei neniam estis "oficiala" laŭ la japana leĝo. Ekz. la fama japana komputila familio de la serio "NEC PC-9800" (1982-1997 en ĉiu japana oficejo kaj en preskaŭ ĉiu privata domo) povis montri milojn da "kanji", sed nek ō nek ô ! Sed ô estas necesa parto de la Kunreia sistemo, kaj se Kunrei estus "oficiala", la PC98-serio estus estinta kontraŭ-leĝa ! Kion vi pensas ? --Allgaeuer 20:17, 31. Mar 2007 (UTC)

La leĝa statuso de la Kunrei-sistemo estas nun priskribita en la artikolo en la paragrafo "Leĝa stato". Bedaŭrinde ekzistas nur deklaroj, neniu leĝo: pro tio la japana industrio povis difini en 1982 faktan komputilan standardon sen la ebleco de montri la longajn vokalojn laŭ la Kunrei-sistemo (nek ō nek ô). --Algoviano 16:05, 19. Maj 2007 (UTC)

Hepburn-sistemo, Kunrei-sistemo, Nippon-sistemo redakti

Mi proponas alinomi la artikolojn pri la transskribadsistemoj por la japana kiel Hepburn-sistemo, Kunrei-sistemo, Nippon-sistemo, ĉar:

  • 1. tiuj vortoj aperas en la literaturo normale kun -sistemo
  • 2. la vorto sistemo anstataŭas la japanan vorton shiki kaj pro tio korektas
  • 3. "Hepburn" kaj "Nippon" havas ankaŭ aliajn signifojn kaj necesas instali alidirektilojn

Ĉu vi konsentas ? --Algoviano 11:30, 19. Maj 2007 (UTC)

Pardonu, sed la maniero skribi vortojn "Hepburn-sistemo", "Kunrei-sistemo" kaj "Nippon-sistemo" estas janana (kaj ankaŭ angla), kiel ekzemple "Tokio-urbo", "Fukuŝima-gubernio", "Ŝinĝuku-stacio" anstataŭ pli korektaj Esperante "urbo Tokio", "gubernio Fukuŝima", "stacio Ŝinĝuku". Oni uzas "-sistemo" por indiki la speco de sistemo: ekzemple "transskrib-sistemo". Vortoj "Herpbun", "Kunrei" kaj "Nippon" ne estas Esperantaj vortoj, kiuj oni povas uzi por fari novajn vortojn, sed ili estas nomoj (de sistemoj). Pro tio tiuj nomoj devas sekvi la vorton "sistemo", same kiel oni diras "rivero Nilo", reĝisoro Mijazaki ktp. Do mi proponus "sistemo de Hepburn", ĉar Herburn estas familinomo. La vorto "Kunrei" estas japana vorto, kiu prononcas kiel "Kunrej", do pli bona titolo estas "sistemo Kunrej" aŭ "oficiala (transskriba) sistemo" (ĉiaokaze ne "Kunrei"). La vorto "日本式" povas prononci dumaniere: kiel "Nippon-ŝiki" aŭ kiel "Nihon-ŝiki", vidu ekzemple ĉi tiun artikolon; do mi proponus "japana (transskriba) sistemo" aŭ "japanstila (transskriba) sistemo". -- NoKo (diskuto) 08:33, 8 Jan. 2013 (UTC)

Norma aŭ standarda ? redakti

Saluton, Surfo. Vi ŝanĝis "standarda" al "norma", sed mi opinias ke "norma" (tiu vorto venas de "normo") estas pli forta ol "standarda" (signifas nur ke estas certagrade disvastiĝata). La vorto "norma" estas tro forta en tiu okazo. Mi uzis la vorton "standarda" ĉar la japanoj nomiĝas tiun version de la Hepburn-sistemon "hyōjun" (standardo, normo), sed tiuokaze la "hyōjun" estas nek leĝa nek oficiala. La "hyōjun"-a versio estas ankoraŭ uzata en Japanio (en pli ol 4 variantoj !), sed eksterlande la "revidita" aŭ "reviziita" versio estas nun pliofte uzata ol la "standarda" versio.
Kial vi elektis la vorton "norma" ? --Algoviano 15:50, 19. Maj 2007 (UTC)

Saluton! Vi estas la spertulo pri ĉi tiu transskriba sistemo, mi faris simple lingvajn korektojn. La esperanta vorto "standardo" tute ne havas la signifon, kiun vi celas. Standardo estas nur iaspeca flago, uzata kiel simbolo de armea trupo, partio, asocio aŭ io simila. Normo certe povas esti io malpli ol leĝo, io simple akceptita de ĉiuj aŭ de la plejmulto kiel gvida modelo. Eble vi pensas pri la germana vorto Norm, iu DIN aŭ simila. Se vi volas diri ke la Hebon-sistemo tute ne estas ia regulo, vi do diru tiel: ekz. ke ĝi estas la normalakutimaordinara skribmaniero. Sed mi vidas neniun kialon ne nomi la Hebon-latinigon speco de normo. La alia vorto, kiun mi korektis, estis via revidi, kiu ja signifas nur vidi tion kion oni jam antaŭe vidis, kun nenia nuanco de korektado, plibonigo aŭ ŝanĝo. Se vi malsamopinias, bonvolu konsulti kiun ajn vortaron. Amike --Surfo 14:18, 21. Maj 2007 (UTC)
Saluton Surfo ! Mi komprenis nun mian eraron koncerne de la du vortoj "standarda" kaj "revidita" - vi pravas: "norma" kaj "reviziita" estas la ĝustaj vortoj. Mi pensis tro germane. Dankon por la korekto ! --Algoviano 17:11, 21. Maj 2007 (UTC)

Multaj studentoj redakti

Saluton, Ryoho. Mi ne komprenas vian frazon "Multaj studentoj de Japanoj ...". Ĉu temas pri "studentoj en Japanio" aŭ pri "studentoj de la japana lingvo" ? Kaj kial vi komparas "Hepburn" al fremda lingvo ? Estas nur transskribsistemo. --Algoviano 16:56, 21. Maj 2007 (UTC)

La frazo estas el la artikolo el anglalingva vikipedio (vidu historion). Mi suspektas ke la frazo temas ke japanoj lernas Hepburn-on en lekcio pri la Angla lingvo. Ryoho 15:17, 5. Jun 2007 (UTC)
Nun mi mem korektis la menciitan frazon, ĉar "many students of Japanese" ne estas "multaj studentoj de japanoj" ... --Algoviano 21:14, 16. Jun 2007 (UTC)

Normaj variecoj de Transskribo Hepburn redakti

Saluton, Ryoho. Mi vidas ke vi pligrandigis kaj plibonigis la artikolon pri la Transskribado Hepburn, sed mi trovis ankaŭ kelkajn lingvajn eraretojn en via teksto kaj korektis ĝin, kiel ekz.:

  • g^i -> ĝi
  • revizi -> revizii
  • ministrejo -> ministerio (vidu la vorton "ministerio" ĉi-tie en la Vikipedio)
  • silaba n -> silabfina n (en la normala japana ne ekzistas "silaba n", sed ekz. ekzistas en la sanskrita kaj en la svahila)
  • Hepburn -> Hepburn-sistemo (aŭ "Transskribado Hepburn". "Hepburn" estas familia nomo de multaj personoj, ne sistemo)

La direkta alidirekto "Hepburn -> Transskribado Hepburn" devas malaperi: mi ne ankoraŭ produktis la korektan alidirektan paĝon pri "Hepburn", ĉar nun mi denove ne havos aliron al la Interreto dum kelka tempo, sed eble vi faras tion ?
(bonvolu vidi "Hepburn" en la angla kaj en la germana Vikipedio, por preni ideojn).

Kaj mi ankoraŭ havas dubon pri la TRI variecoj de la Hepburn-sistemo: ĉu vi povas aldoni la datumon, ekde kiam la Reviziita Hepburn-sistemo kaj ekde kiam la Modifita Hepburn-sistemo ekzistas ? Mi ankoraŭ dubas kaj opinias ke la (plibonigita) Tradicia Hepburn-sistemo jam minimume ekde 1908 skribis silabfinajn n kiel m antaŭ m, b, p, kaj la Reviziita Hepburn-sistemo kaj la Modifita Hepburn-sistemo estas la sama (ekde 1954 ?) kaj skribas la silabfinan n ĉiam kiel n. Kial vi pensas ke tiuj du sistemoj estas malsamaj ?
Amike --Algoviano 21:16, 3. Jun 2007 (UTC)

Nun mi produktis la alidirektilan paĝon pri "Hepburn". La problemo de la korekta priskribo de la variecoj de la Hepburn-sistemo restas ankoraŭ. --Algoviano 22:13, 16. Jun 2007 (UTC)

Diskuto pri legindeco redakti

  • Proponinto: Alaŭdo ۩ 23:55, 21. Jul 2007 (UTC)
  • Por:
  1.   Por: Yekrats 13:17, 4. Sep 2007 (UTC)
  2.   Por: Biciklanto 13:56, 4. Sep 2007 (UTC)
  3.   Por: Maksim 20:21, 7. Sep 2007 (UTC)
  • Kontraŭ:
  1.   Kontraŭ: Marcos 10:12, 22. Jul 2007 (UTC)

Sindeten: Bill O'Ryan 19:20, 23. Jul 2007 (UTC)

  • Komentoj:
La artikolo ankoraŭ enhavas plurajn lingvajn erarojn. Mi jam korektis kelkajn en la sekcio "Trajtoj de Hepburn", sed restas pluraj en aliaj sekcioj. Kiam ili estos korektitaj, mi certe ŝanĝos mian voĉdonon al "por". Marcos 10:12, 22. Jul 2007 (UTC)
Dankon, mi faros. Alaŭdo ۩ 15:21, 23. Jul 2007 (UTC)
Ho! Samtempe mi ion faris: multaj etaj stilaj kaj gramatikaj ŝanĝetoj; espereble mi ne fuŝis la celitan sencon; tri aŭ kvar frazoj urĝe bezonantaj plian atenton mi indikis per "(?)" - pri ilia celita signifo mi ne certas --Bill O'Ryan 18:41, 23. Jul 2007 (UTC)
Grandan dankon!! Mi faciligas mian laboron! Alaŭdo ۩ 18:53, 23. Jul 2007 (UTC)
La artikolo ja estas leginda, kaj mi celas voĉi pore. Mi faris diversajn stilajn ŝanĝetojn kaj gramatikajn korektetojn. Restas iom pli farinda. Pri la preciza celo de tri aŭ kvar frazoj mi malcertis; tiujn mi indikis per "(?)". Mankas al mi kompleta komparo de la plej ofta Hepburna sistemo kaj tiu preferata de lingvistoj. Tia komparo verŝajne tre utilus. Aldone, (eble pro unika misfunkciado de mia menso) arbaroj de frazaj priskriberoj emas min konfuzi kvazaj mi pilotus en nebulo. Por praktika uzado mi dezirus (kompletan, se eblas) tabelon komparantan la diferencojn inter la diversaj sistemoj. Bill O'Ryan 19:20, 23. Jul 2007 (UTC)
Valora enhavo, stilo iom plibonigenda por altigi legeblecon. Biciklanto 13:56, 4. Sep 2007 (UTC)

SHIJO ĉu eraro? redakti

En la hiragana laŭ mia kompreno estas skribita ne shijo sed shiĵio. Ĉu do la fervojo skriberaris? --Hans 15:09, 6. Okt 2009 (UTC)

Nomo de la artikolo redakti

Se mi bone komprenas, la vorto transskribado pro sia sufikso -ad signifas proceson. Sed la artikolo mem temas pri la sistemo generale, ne pri la proceso de ĝia uzo. Ĉu eble ĝi ŝanĝindas al ekz. Hepburn-transskribotransskribsistemo Hepburn? --V. (vortoj kaj aferoj) 23:23, 25 okt. 2017 (UTC)Reply

  Por: --Salatonbv (diskuto) 22:41, 26 okt. 2017 (UTC)Reply
Reiri al la paĝo "Transskribado Hepburn".