Diskuto:USB-poŝmemorilo

Jen la malnova "Usb-poŝmemoro" kun nova rubriko. Fakte mi vidis ke kelkaj alilingvaj artikoloj uzas la termon "USB-memoro". Tio tradukiĝas al eo kiel 'USB-memorilo' cele al la aparato aŭ 'USB-memoro' cele al la memorkapablo. Mi proponas unu el tiuj termoj kaj atendas reagojn antaŭ ŝanĝo. Mi estas verkanta novan lernolibron kaj pensas fakte uzi la termon 'USB-memorilo' (eĉ poŝmemorilo taŭgas sed 'poŝ-' anstataŭ 'USB-'). --Piechjo 10:07, 29. Jun 2007 (UTC)

Certe pli taŭgas termino 'USB-memorilo' por aparato (flankaparato) --P.Fiŝo 12:56, 5. Dec 2007 (UTC)

Jes, do oni iom pensu. Kiel vi vidis, mi ne ĉie kontentas pri la antaŭaj elektroniktermaj tradukoj. Eo-terminaroj ne jam vekiĝis por ĉi aparato do indas pritrakti taŭgan nomon ĝuste nun, sed memore ke la tekniko estas konstante evoluanta.

Estas du aparatoj, por kiuj taŭgas la termino "ekstera usb-memorilo". En la angla la poŝa aparateto nomiĝas 'USB flash drive' (aŭ memory stick) dum la surtabla granda versio kun ekstera power supply nomiĝas 'external hard drive'. La diferenco estas ekz. la grandeco (USB-memorilo/USB-memorileto) aŭ la portebleco (surtabla/portebla/poŝa USB-memorilo). Krome jen temas pri "rekomendataj" terminoj, sed homoj povas parollingve preferi aliajn vortojn (memorbastoneto, memorŝlosilo ktp.). Kaj krom tio ankaŭ la vorto 'USB-memoro' ne estas malĝusta, ĉar ja temas pri tio, kvankam cele ĝuste al aparato oni tre ofte uzas la sufikson IL. Piechjo 10:25, 6. Dec 2007 (UTC)

Verdire, al mi pli plaĉas esprimo 'kartdisko' (se paroli pri MMC, SD, xD лез) kaj rilate al ĉitemo - 'USB-kartdisko'. Certe de filologia vidpunkto ĝi ne estas tute taŭga, sed esence al mi plaĉas. --P.Fiŝo 11:02, 6. Dec 2007 (UTC)
Ĝuste, ankaŭ tiuj ekzistas, kaj eĉ 'memorkarto' ne jam estas aldonita. Filologie kartdisko estas en ordo, sed laŭ mia scio ĉiuj ĉi iloj funkcias per cirkvitoj; ne estas disko ene. Mi preferas terminon similan al la originalo. La tekniko tiel evoluas, ke (kiu scias) eble post kelkaj jaroj vere venas USB-card disk, kiu estus alia aparato. Kiel ni tiam nomu ĝin? Piechjo 10:17, 7. Dec 2007 (UTC)
De filologia vidpunkto vi pravas. Tamen mi opinias de programe-aparata vidpunkto, ke, se komputilo (pli ĝuste operaciumo) vidas diskon, do necesas paroli pri disko. --P.Fiŝo 06:30, 11. Dec 2007 (UTC)
Ĉu ĝi vidas diskon? Mia operacia sistemo vidas usb-aparaton. Piechjo 19:38, 11. Dec 2007 (UTC)
Jen rigardo kiel aspektas diskaro de mia komputilo - rimarku ke diskoj H' kaj I estas USB-diskoj. Kaj disko I estas ĝuste kard-diskoUSB-poŝmemorilo. Tamen por operaciumo ĝi estas disko. Kvankam en ia certa interfaco ĝi povas esti nomata iel ajn. Mi eĉ vidis titolon virusejo. --P.Fiŝo 06:44, 2. Feb 2009 (UTC)
Vindozo estas neaŭtoritata. Montru ekrankapton el GNOMEKDE ;)--Goren 08:33, 2. Feb 2009 (UTC)
Certe vindozo ne estas aŭtoritato kaj sur marso loĝas marsanoj :) Interalie vindozo estas plej vaste uzata inter PC-operaciumoj. Tamen mi kunsentas, ke ni ne rajtas rigardi nur al vindozo kaj necesas rigardi al linukso, mak-OS, android, symbian kaj aliaj. --P.Fiŝo 10:33, 2. Feb 2009 (UTC)
Reiri al la paĝo "USB-poŝmemorilo".