Diskuto:Umiko

(Alidirektita el Diskuto:Umikeco)

En la artikolo oni legas: "Antaŭ pluraj jardekoj, en Hispanujo, ŝtato katolike sud-eŭropa, fianĉeco estis la stato antaŭa kaj prepara al geedziĝo aŭ nupto, t.e. al la transiro de fraŭleco al nuptinteco." Jen tute mankhava kaj mistrafa difino. Fianĉeco estas la jura stato de paro, kiu promesis geedziĝon. Ĝi nek estas nur katolika, nek nur hispana, nek nur "antaŭplurjardeka" koncepto. Ĝi estas aktuala parto de moroj kaj civilaj leĝoj de diversaj landoj, ekz. Germanio. Seksaj rilatoj kompreneble povas okazi kun aŭ sen geedziĝpromeso.--Helmut Welger 20:15, 28. Dec 2005 (UTC)

Neniu skribis ke ĝi estus nur katolika, nur hispana ktp. Tiu sekcio de la artikolo pritraktas la situacion konkrete en Hispanujo; se ankaŭ en aliaj regnoj estas tiel, oni verku aparte pri ili, aŭ oni verku pli amplekse pri ĉiuj tiuj regnoj samtempe kaj entute. Aliflanke, neniu skribis pri juro sed pri la socia situacio: moroj, kutimoj ktp. En socioj kie abortigo estas malpermesata oni tamen fakte abortigas. Same pri nuptado k.s. En Hispanujo la socia situacio pri umikeco k.s. ege ŝanĝiĝis dum la lastaj jardekoj, kaj se Helmut Welger neas tion, li tutsimple ne konas Hispanujon. - jc 31. Mar 2006 (Madrida horo)

Freneza vorto.

Kie estiĝis sufikso -iko, se -um estas sufikso? Ĉu umiko estas ia esperanta dialekto? Petro

mi pensas pro simili al amiko. Do, la vorto - inventaĵo de Jc- estas apenaŭ uzata en la reto. Narvalo 19:33, 7. Mar 2006 (UTC)


Kara nesubskribinto. umik' estas proponita/uzata kiel memstara radiko. -ik- do neniel estas sufikso. Ke la proponinto ĉi-kaze inspiriĝis de la sufikso -um- ja gravas neniom. Tio ĉi estas natura lingvoevoluo. Multaj vortoj estiĝas pro son-simileco (mi trovu ekzemplojn laŭ via peto). Multaj tiaj vortoj unue aperas slange, kaj post multaj jaroj da "retroema" rezistado (kiel la via), ili finfine "oficialiĝas" kaj eniras la grandajn vortarojn. Amike, Bab 19:40, 7. Mar 2006 (UTC)

Ridinda. Oni povus elpensi ankaŭ vorton "umumulo" kaj tio estus "umo de umulo". Tio estas simila, kvazaŭ ni uzus anstataŭ "piano" vorton "batpalpebla klavaro". Okcidentismo.Petro 7. Mar 2006 19:44 (UTC)

Do, bonvolu ridi. Mi demandas nur: kio estas "umulo"?
Kiel mi ĵus provis diri, "umiko" ne rilatas al la radiko "um-", samkiel "amiko" ne rilatas al la radiko "am-". (Se la homa menso tamen ligas silabojn laŭ sonsimileco, kiom gravas?)
Jen ne temas pri ĵonglado per afiksoj, sed pri laŭbezona kreado de tute novaj radikoj. Tio okazas en ĉiuj lingvoj. Iu proponas ion, kaj aŭ la parolantaro akceptas tiun, aŭ ĝi ne.
Antaŭ kelkaj monatoj mi legis en Ĝangalo pri nova invento: komputila muso stirebla per la nazo. Ĝia nomo? "Nuzo"... Mi nomas tion kreativo. Bab 20:03, 7. Mar 2006 (UTC)

Kia estas ankoraŭ diferenco inter "amiko" kaj "umiko". Kun amiko ni povas fari ĉion, kion kun "umiko". Petro 7. Mar 2006 19:50 (UTC)

"umiko" estas pli ol amiko. Kun umik(in)o ni povas fari ĉion kaj eĉ havi seksajn rilatojn. Umik(in)o eble iam iĝos fianĉ(in)o kaj edz(in)o. Bab 20:03, 7. Mar 2006 (UTC)
Ĉu kun amiko/amikino ni ne povas havi seksajn rilatojn? Umiko estas dialekto.

Signifo de la vorto redakti

Neologismoj estas bezonataj esperante kiel en ĉiuj lingvoj! Kaj tiu-ĉi ŝajnas al mi taŭga kaj prudenta. Ekzistas evidenta malsameco inter Boyfriend kaj friend, kaj ĝi devus esti facile (kaj mallonge) tradukebla esperante. Sed mi min demandis pri la preciza signifo de tiu vorto. Laŭ la artikolo, sekso estas nepra por uzi "Umiko". Se jes, la vorto ne ekvivalentas al Boy/Girlfriend en la angla aŭ Petit(e) ami(e) en la franca (mi ne konas la ĉinan :-(. Ĉar ĉi-tiuj ekzemploj signifas (se mi ne eraras) kor-amikon kun kiu oni ofte seksumas sed ne nepre! Oni povas kor-ami sen seksumi (eĉ se la malo ja estas pli agrabla :-). Ekz pripensu geantaŭpuberulojn kiuj buŝe kisas unu la alian kaj nomas sin girlfriendpetit ami! --Internaciulo 11:02, 8. Mar 2006 (UTC)

Mi citu el la artikolo:
"'umik/o', 'umik/in/o': persono kun kiu oni kutime umas, t.e. rilatas, agas kaj planas, ne nepre "umikeco") povas ekiĝi, daŭri kaj finiĝi sen sekso (ĉi-okaze signifanta ajnan kontakton denur sed ankaŭ sekse."
Do, sekso ne nepras!
Laŭ mia kompreno, Camacho lanĉis ĉi vorton ĝuste kiel Esperantan paralelon al boyfriend, petit ami kaj kæreste (Dane).
Sed la nuna artikolo - kaj la difino de la vorto mem - fuŝas. Ĉu iu emas reskribi? Bab 11:46, 8. Mar 2006 (UTC)

Se mi bone komprenas, kaj kontraŭe de la antaŭa versio de la artikolo (umiko estas persono kun kiu oni kutime umas), Oni neniam umas umikon, sed oni amas umikon, ĉu ne? Kiel oni amas edzon aŭ floron. Cetere, Umi havas alian signifon en la esperanta. Oni konsideru do, kiel diras Bab, la radikalon Umik' kun nenia samsignifo kun la sufikso -um. --Internaciulo 09:41, 10. Mar 2006 (UTC)

Jes, ĝuste. Umikeco sen amo rompiĝos kaj eventuale fariĝos (mal)amikeco. umi cetere, laŭ mi, evitendas en difino, ĉar ĝi tro neklaras. "umi" povas multon signifi, ne nur rilate al sekso. (Ĝi menciindas nur je iu etimologia sekcio.) Bab 17:30, 10. Mar 2006 (UTC)

Ĉu ne nepras sekso? Ĉu ĝi ne nepre almenaŭ estas rilato, kiu emas evolui al amorrilato? Ĉi tie en Brazilo, depende de la aĝoj kaj ankaŭ de la homoj mem, "namoro" (kiu estas la loka vorto, al kiu mi tradukus "umikeco") povas ekiĝi, daŭriĝi kaj finiĝi sen sekso (ĉi-okaze signifanta kontakto de unu umiko kun alies orkido/peniso/vagino/pugo/mamo/i.a.). Ekzemple, lernejaj gekolegoj 13jaraĝaj ek"namor"as; ili amas, amuziĝas, buŝkisas, faras planojn kaj eble post tri monatoj ili finas la aferon aŭ eble ili daŭrigas ĝin, ekamoras post kelkaj jaroj, kaj poste geedziĝas. Kompreneble la limoj de la rilatoj diversas de loko al loko laŭ aĝo kaj eble aliaj faktoroj, sed mi pensas, ke tiu difino "persono kun kiu oni kutime rilatas, agas kaj planas" povas temi en multaj lokoj pri simpla frata kaŭ amika rilato. Ĉu eble ni aldonu kelkajn vortojn al la difino? (Mi skribadas ĉion ĉi, sed mi ne legis la libron de Jorge Camacho; eble ja temas pri alia afero. Se tiel estas, pardonu min.) Raoni Sousa 18:00, 10. Aŭg 2006 (UTC)

Mi ne komprenas, kial oni movis la artikolon de "umiko" al "umikeco". Laŭ mi ni removu ĝin al "umiko", kiu temu nur pri la neologismo. La paragrafon "la koncepto umikeco" ni movu kun kelkaj ŝanĝoj al koramiko. Ĉu iuj malkonsentas? Marcos 09:01, 14. Mar 2006 (UTC)

Mi movis la artikolon ĉar mi pensas ke plej taŭgas ĉi-tie la abstraktan vortformon, por prezenti la ĝeneralan ideon pri tiu vorto kaj sian koncepton. Cetere, la artikolo pri Amiko nomiĝas Amikeco. Kial vi volas mallongigi la artikolon pri umiko forigante la klarigon pri ĝia signifo? Ĉe la limkazo, vi povus kopii ĝin en la artikolo de la nepreciza Koramiko, sed laŭ mi tiuj precizoj estas ĝuste lokitaj! --Internaciulo 10:03, 15. Mar 2006 (UTC)

"Umiko" estas malmulte uzata neologismo. Tial la artikolo pri tiu koncepto estu sub "koramiko" (aŭ sub "koramikeco"), kiu ja estas la kutime uzata vorto por tiu koncepto. Sub "umiko" ni havu nur klarigojn pri la neologismo "umiko", ne pri la koncepto. Tial la titolo "umiko" taŭgas pli ol "umikeco". Tamen ni eble movu "koramiko" al "koramikeco" (kaj tien ankaŭ alidirektu el "koramikino"). Marcos 17:02, 15. Mar 2006 (UTC)

"amritalo" estus pli bone, logika, tuj komprenebla, fundamenta kaj ne kreus plian radikon. (Eliott)

Ĉu do vi dirus, ke "li estas ŝia amrilato" aŭ "li kisis sian amrilatinon"? - jc
Eliott, "umikeco" enhavas amoron, ne nur amon... Raoni Sousa 17:09, 10. Aŭg 2006 (UTC)

La paragrafo "Umikeco" redakti

Internaciulo denove aldonis la paragrafon "Umikeco", kiun mi antaŭ kopiis al "koramikeco". Fakte, ĝia titolo estas tute misgvida, ĉar fakte temas nur pri la historio de koramikeco en Hispanio (kaj laŭ komento de Helmut Welger ĉi-supre, ĝia enhavo ankaŭ ne estas ĝusta). Mi denove volas emfazi, ke artikolo, kies titolo estas malmulte uzata neologismo enhavu nur infromojn pri la neologismo, ne pri la koncepto mem. La informoj pri la koncepto mem estu troveblaj ĉe la artikolo kies titolo estas la pli ofte uzata esprimo. Alikaze ni devus duobligi la tutan enhavon de multaj artikoloj al neologismaj artikoloj. Tial mi nun denove forigis tiun paragrafon. Marcos 15:02, 30. Mar 2006 (UTC)

Vidu ĉi-supre mian refuton de la senbaza mislego fare de Helmut Welger. - jc

Reiri al la paĝo "Umiko".