Diskuto:Unuiĝinta Reĝlando

Latest comment: antaŭ 2 monatoj by ThomasPusch in topic Britio kaj Britujo estas eraraj redirektiloj

Ĉu unuigita ne devas esti unuiĝinta? (Nova PIV, ktp) NIZO

Ankaŭ mi ŝatus scii, kial estas tiu lando unuigita. Ĉu iu povas respondi?? -- Adam78 18:16, 24. Aŭg 2004 (UTC)

Kara Adam78, kompreneble unuigita, aŭ ĉu ciuj partoj povis libere decidi pri unuiĝo? Sen la jarcentojn longa armita potencopolitiko de la angloj Grandbritio hodiaŭ ne ekzistus.

Ĉu vi konsentas, ke unuiĝinta ankaŭ estus vera, sen inkludi aŭ eksciti emociojn? La landoj mem nuntempe ne volas eksiĝi (ĉu ili?) -- aŭ se ili volus, ili povus, kiel Irlando --, do mi ne kredus, ke ili ŝatus emfazi la pasintecan devigon. Sed mi povas esti erara...

Evidente vi tre ŝatas la nunan politikan strukturon de Britio, sed ne pri tio temas. Kial la nomo ne spegulu la historion?

Guglo havas 91 trafojn por "Unuiĝinta Reĝlando", kaj 3 por "Unuigita Reĝlando" (skribite kun x-oj), tial mi ekdubis, ke tio solvo estas la oficiala.

--Adam78 23:10, 24. Aŭg 2004 (UTC)

Jes, mi pensas, ke estu "unuiĝinta reĝlando", pro la tradicio kaj pro la analogio kun "unuiĝintaj ŝtatoj".

Mi enketis iomete. Ŝajne oni ĝenerale konsentas, ke estu "unuiĝinta". Cetere, la finna lingvo faras similan distingon kiel Esperanto, kaj en la finna estas "unuiĝinta". Mi baldaŭ movos la artikolon, se neniu venos kun bona kontraŭargumento.

Mi atentigas, cetere, ke temas ĉi tie pri tradukado de la oficiala nomo, ne pri inventado de nova nomo. Ĉu "unuigita" aŭ "unuiĝinta" pli bone priskribas la historion, tio tute ne gravas. Cetere, la ĉefa artikolo pri Britio verŝajne nomiĝu "Britio", ĉar tio estas la normala nomo de la lando en Esperanto.


Ĉu iu scias la oficialan nomon en la Kornvala? Kvankam la revivigita Kornvala apartenas al la plej "malgrandaj" lingvoj de Eŭropo (kun eble 200 fluparolantoj), ĝi ja estas agnoskita minoritata lingvo de Britio. Bab 16:25, 9. Nov 2004 (UTC)

Mi ne scias, sed oni povus demandi en dissendolisto aŭ novaĵgrupo pri la kornvala. Eble venus pli ol unu respondo, ĉar ekzistas tri versioj de la kornvala, ĉu ne? Kiel ĝi estas agnoskita, kaj kiuj aliaj lingvoj estas agnoskitaj? Mi supozas, ke devas ekzistas centoj da lingvoj kun pli ol 200 parolantoj en Britio. (Mi iam aŭdis, ke la due plej parolata lingvo estas la bengala.) Se vi volas meti tradukojn en ĉiuj agnoskitaj lingvoj, la artikolo eble estos iom longa.

"Cetere, la ĉefa artikolo pri Britio verŝajne nomiĝu "Britio", ĉar tio estas la normala nomo de la lando en Esperanto" - mi ne estas certa ke temas pri veraj sinonimoj. Ĉu Nordirlando fakte estas jura parto de Britio, aŭ ĉu Britio kaj Nordirlando (antaŭe tuta Irlando) kune estas "Unuigita Reĝlando"? La juro de tiu ŝtato ne estas internacie normigita... Gunnar Gällmo 17:46, 9. Nov 2004 (UTC)

La plena oficiala nomo tradukita estas "la Unuiĝinta Reĝlando de Britio kaj Nord-Irlando" Oni uzas la vorton "Britio" esperante nur pro breveco - enciklopedie oni prefere precizigu la uzadon. Nord-Irlando ne havas ian ajn oficialan juran priskribon, ekz. lando, provinco ktp - ĝi estas simple regiono de la Unuiĝinta Reĝlando. Ne temas pri sinonimoj - la Esperanto-Asocio de Britio estas respondebla pri agado en la insulo de Britio, kaj la Esperanto-Asocio de Irlando estas respondebla pri tut-irlandaj aferoj. Mi proponas, ke la paĝoj renomiĝu Unuiĝinta Reĝlando kaj Britio. --Gabriel BEECHAM 01:14, 13. Jan 2005 (UTC)
Krome, oni verŝajne enmetu "Unuigita Reĝlando" kiel malpliuzata alternativo. -Gabriel BEECHAM
Laŭ mi, unuiĝinta estas multe pli bona traduko ol unuigita. La titolo de la artikolo devus egali al la oficiala nomo de la lando, sed certe ni metu ligilon de Britio, ĉar tiu nomo ofte estas uzata ne nur pri la plej granda el la insuloj sed kiel mallongigo por la tuta lando.
(Mi cetere opinias, ke majuskliĝu [la unua litero de] la unua vorto de la nomo (La), kaj ankaŭ la vortoj Britio kaj Nord-Irlando, sed ne la ceteraj.)
--VerdLanco (diskutu) 09:05, 7. Feb 2005 (UTC)

Pri Britio kaj Granda Britio redakti

Le Hibou 03:07, 4. Nov 2005 (UTC)

1. Britio estas lando, aŭ nacio. Mi povas skribi, ekz, xxx estas [[Francio|franca]] fizikisto, yyy estas [[Hispanio|hispana]] verkisto, kial ne, mi estas [[Britio|brita]] vikipediisto?

2. En la artikolo Britio kaj ankaŭ ci tie, kial estas "Granda Britio" mistraduko? En mia pasporto estas skribita, dulingve United Kingdom of Great Britain and Northern Ireland, Royaume Uni de Grande Bretagne et Irlande du Nord". Rigardu la aliajn tradukojn en alilingvaj vikipedioj. Jen iuj ekzemploj:

  • af:Verenigde Koningkryk van Groot Brittanje en Noord-Ierland
  • as:Reinu Uníu de Gran Bretaña ya Irlanda del Norte
  • bz:Rouantelezh Unanet Breizh Veur ha Norzhiwerzhon - la bretonialingvanoj (el Malgranda Britio?) akordas
  • ca:Regne Unit de la Gran Bretanya i Irlanda del Nord
  • cs:Spojené království Velké Británie a Severního Irska
  • cy:Teyrnas Unedig Prydain Fawr a Gogledd Iwerddon - mem la kimroj akordas!
  • de:Vereinigte Königreich von Großbritannien und Nordirland
  • ga:Ríocht Aontaithe na Breataine Móire agus Thuaisceart Éireann - kaj la irlandanoj!
  • hu:Nagy-Britannia és Észak-Írország Egyesült Királysága
  • kw:Rywvaneth Unys Breten Veur ha Kledhbarth Iwerdhon - ankau kornvalalingve
  • la:Regnum Unitum Magnae Britanniae et Hiberniae Septentrionalis - ĉu la papo akordas???
  • ru:Соединённое Королевство Великобритании и Северной Ирландии
  • fi:Yhdistyneeseen kuningaskuntaan kuuluvat Iso-Britannia ja Pohjois-Irlanti
  • ktp, ktp, ktp
Kiuj mistradukas, esperantistoj, aŭ ĉiuj aliaj en la mondo? -- Granda Britio ne estas eraro, kaj temas pri la insulo Granda Britio, kaj la 3 nacioj sur la insulo Granda Britio, kaj (neakurate) la nacio de la Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Nord-Irlando. La lingvo estas tre maklara, ĉar Nord-Irlando klare ne estas en Granda Britio (la insulo), sed la anoj de Nord-Irlandoj estas Britoj, aŭ ili ŝatas aŭ ne.
Le Hibou 13:38, 7. Nov 2005 (UTC) :Nova aldono: Post kelkaj tagoj, mi nun vidas en Re-Vo ke "regno" estas difinita tiele: "Ŝtato kondukanta sian propran, sendependan eksteran politikon, subjekto de la internacia juro: Polujo, kiu sub la regado de la rusaj caroj estis nur lando kaj nacio, nun refariĝis regno; tuteŭropa organizo de la regnoj; la ligo de la regnoj;". Do, ŝajnas ke Usono ankaŭ estas regno, la franca respubliko estas regno, kaj Britio certe estas regno: tamen ekzistas tipoj de regnoj - respublikoj, reĝlandoj ktp. Britio estas reĝlando ĉu ne?

3. En la angla vikipedio, tiu diskuto daŭras kaj daŭros senfine, ofte pro politikaj kialoj. Ĉi tie, ĉu ni ne povas nomi aĵojn kiel ili estas ĝenerale konataj? Mi proponas:

3a. Ĉi tiu artikolo ŝangu sian nomon al Unuiĝinta Regno Reĝlando .
3b. Ene de la artikolo, la plena nomo estu Unuiĝinta Regno Reĝlando de Granda Britio kaj Nord-Irlando (aŭ ...Grand-Britio....), ĉar tiu vere estas sia nomo!
3c. La artikolo Britio ligu rekte ĉi tie, ĉar Britio estas komuna uzado en Britio kaj en Esperantujo. (La anoj de nacio povas nomi ilian propran nacion, ĉu ne?)
3d. Pri la insulo, Granda Britio estas pli ĝusta, sed politike ankaŭ signifas la 3 landoj de Anglio, Kimrio kaj Skotlando, do mi proponas Granda Britio (insulo).

Akordu aŭ ne? redakti


Bv inter la linioj, sole subskribi vian akordon aŭ malakordon, por ne konfuzi la diskutoj kun la opinioj

  1.   Por: 3a,3b,3c,3d: Le Hibou 03:07, 4. Nov 2005 (UTC) (anglo)

Tiu ne estas voĉdono, nure por vidi se ni povas atingi interkonsenton.


(se vi regas angle, vidu en:British Isles (terminology))

Decido redakti

Pro la manko de kontraŭaj opinioj, mi baldaŭ komencos ŝanĝi la titolojn kaj terminaron, uzataj en la artikoloj pri Britio kaj ĝiaj insuloj.

Vidu novan artikulon Britio (terminaro)

Dio protektu la Reĝinon!

Amike, Le Hibou 22:32, 16. Nov 2005 (UTC)


Mi tute ne konsciis pri tiu ĉi lasta diskuto, do mi ekdiskutas nur ekde nun, kaj mi numeras miajn komentojn laŭ la supraj sekcioj:

  1. Britio estas nuntempe plursignifa en Esperanto. La komencon de la 20-a jarcento, la vorto signifis nur tiun insulon, kiu enhavas Anglion, Kimrion kaj Skotlandon. Tiutempe la Unuiĝinta Reĝolando enhavis kaj la insulon Britio kaj la insulon Irlando. Sed nun nur malgranda ero (ĉirkaŭ unu sesono) de Irlando daŭre estas en la Reĝlando, tiel ke oni kutime nomas la tuton 'Britio'. La antaŭa signifo tamen kompreneble ne forlasiĝis. Do Britio estas kaj insulo kaj ŝato en kutima uzado. Sed la problemo de nacieco en Britio ne estas tiel simpla. Tute ne estus malĝuste nomi anglon, skoton aŭ kimron esti 'brita', sed ne ĉiuj en Nord-Irlando sentas sin britaj, kaj eĉ ofendiĝus pri tia aserto. Simile, kvankam ĉiuj nord-irlandanoj rajtas je civitaneco de la Respubliko de Irlando, ne ĉiuj en Nord-Irlando sentas sin irlandaj. Do kaze de nord-irlandanoj, kaj eble kaze de aliaj britoj, estus pli neŭtrale diri ke ekz. Gerry Adams [la belfaste naskita kaj loĝanta estro de partio pro tutirlanda sendependeco, Sinn Féin] estas [[Nord-Irlando|nord-irlandano]] ol diri Gerry Adams estas [[Unuiĝinta Reĝolando|brito]] (aŭ simile).
  2. Vi ne ĝuste komprenas la etimon de la frazo Great Britain. La vorto Great ĉikaze signifas granda nek honoreme nek fiereme, sed fakte fizike. La frazon latinan Britannia maior ('Pli granda Britio') uzis la geografo Geoffrey de Monmouth ĉirkaŭ la jaro 1136, por diferencigi inter la du lokoj, kiuj nomiĝis Britannia: Britannia maior (nuntempa Britio) kaj Britannia minor (nuntempa Bretonio). En la angla oni nomas Bretonion Brittany - notu ke la sufikso -y indikis malgrandecon ('Little Britain'), same kiel la antaŭa latina versio. En la franca, oni eĉ nomas Bretonion Bretagne dum Britio estas Grande-Bretagne. Tial estas mise traduki la vorton Great kiel Granda ĉikaze. La nomoj origine tiome similis ĉar kaj en suda Britio kaj en Bretonio oni parolis britonajn keltidajn lingvojn, kiel la nuntempaj kimra, kornvala kaj bretona.
  3. Mi konsentas, ke estas ĝenerale pli bone nomi aferojn laŭ la plej ofte konataj nomoj. Sed bedaurinde ni ne povas meti ĉiuj Britiojn en la unu artikolo! Do:
a. La nomo Unuiĝinta Reĝlando sufiĉus por ĉi paĝo, sed estus pli logike uzi la nomo Unuiĝinta Reĝolando, laŭ kutimoj de Esperanto vortfarado por prononcado.
b. Laŭ la klarigoj ĉisupraj, la plena oficiala nomo de la ŝtato estus Unuiĝinta Reĝolando de Britio kaj Nord-Irlando
c. La paĝo Britio estu apartigilo (t.e. Britio (apartigilo) moviĝu al Britio). La anoj de nacio tute bone povas elekti sian propran nomon, sed daŭre kazas ke Britio kaj signifas insulon kaj ŝtaton, en ĉiaj normaj uzoj en Esperanto.
d. Por la artikolo pri la insulo, laŭ supraj klarigoj, mi proponas la nomon Britio (insulo).

-Gabriel BEECHAM 21:42, 19. Nov 2005 (UTC)


Gabriel, dankon pro via respondo. Estas domaĝo, ke mi tro hastis fari ŝanĝojn, antaŭ vi povis respondi. Pro tio mi kore pardonpetas.

Mi provos respondi al viaj respondoj....

1. Mi certe ne intencis komenci iun ajn diskuton pri nacieco. Mi ne volas britigi S-ron Adams, ĉar al mi, miaj pateloj tro valoras. Mi estas tute konscia de la problemo de nacieco en Britio (se ja estas problemo), eĉ mi, kvankam mi estas brito, rajtas je nacieco Irlanda. Ĉi tie mi sole interesas pri la nomigado de la brita ŝtato, kaj ĝia ĉefa (plej granda) insulo. Mi scias ke Britio havas multajn signifojn esperante, sed laŭ mia opinio, la plej ofta signifo estas "la nacio aŭ lando de (Granda) Britio" aŭ "la Unuiĝinta Reĝlando". Certe, neakurate, sed plej ofte.
2. Pri Granda: Dankon pro via instruado pri la etimo de la termino Granda Britio. Mi jam sciis ke Granda havis nur fizikan signifon, sed pri Geoffrey de Monmouth mi sciis nenion. Tamen, mi ankoraŭ ne vidas la problemon. Geoffrey kaj la francoj volis diferencigi inter Britio, kaj Bretonio. Hmmm..... kaj do? Liaj terminoj Britannia maior kaj Britannia minor estas ankoraŭ nuntempe uzataj, tradukataj en nuntempajn lingvojn, ekz Great Britain, Grande-Bretagne, Brittany kun "Y" signifante "eta". Se vi vidu mian (kreskantan) liston de tradukoj ĉisupren, fakte la terminaro de nia Geoffrey daŭras ĝis nun, en ĉiu lingvo ke mi povas legi. He, pardonu min, escepte la mem-difinita "internacia" lingvo Esperanto, kiu havas pli bonajn etimologistojn ol la ne-esperantoparolanta mondo! Ĉu vi komprenas min? La brita registaro, la franca registaro, la irlandanoj, la rusoj, la UN, la angloj, la kimroj, Geoffrey de Monmouth, Ptolomeo, ĉiuj nomigas la landon kaj la insulon Granda Britio! Kial ne ni?
Pli pri etimo: en -325, Ptolomeo uzis la terminojn Megale Brettania kaj Micra Bretannia por diferencigi inter la granda insulo kaj la ĉirkaŭaj insuletoj. La plej grandan insulon li nomigis "Grandan", same kiel nuntempe Gran Canaria estas la plej granda insulo en la Kanarioj. La nomo "Granda Britio" estas ekzistinte almenaŭ 2.000 jaroj!
2b Se la nacio estas vere, kiel mi pensas, la <Unuiĝinta/Unuigita> <Reĝlando/Reĝolando> de Granda Britio kaj Nord-Irlando, do Nord-Irlando klare ne estas parto de Granda Britio. Do restas Anglio, Skotlando kaj Kimrio kies popolo loĝas plejparte sur unu insulo, la insulo kie troviĝas la Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio (sen Nord-Irlando). Do se la insulo enhavas la reĝlandon de Granda Britio, kaj nenian alian ŝtaton, logike la insulo estas Granda Britio, ĉu ne? Eĉ Geoffrey kaj la francoj akordus. Vi akordas ke Great signifas fizike granda (etime), do kie estas la mistraduko? Granda = Big, do Granda Britio estas Big Britain, kaj mi ne havas problemon kun tiu. Mi loĝis en Greater Manchester (la pli granda Manchester) sed mi ne konfuzis Greater kun "pli honorinda".
3. Ĉu Britio estu apartigilo?
Ie en la stilgvidoj oni uzas la ekzemplon de Pitono kiu estas kaj serpento kaj programlingvo. La rekomendo estas, ke la ĉefartikolo Pitono temu pri la serpento, kaj la artikolo Pitono (programlingvo) temu pri la lingvo. Kial? Ĉar serpento estas la plej ofta signifo de la vorto. Simile, Britio, plej ofte en esperanto signifas la landon kaj ŝtaton de la Unuiĝinta Reĝlando. Neakurate, certe, sed tamen, ankoraŭ la plej ofta uzado. Do la ĉefartikolo devu havi, en la unuaj linioj, apartigilojn kiuj ligas al Britio (apartigilo), Britio (terminaro) kaj Granda Britio (insulo). Eble ankaŭ Anglio devu havi apartigilo ligante al Unuiĝinta Reĝlando ĉar por multoj Britio kaj Anglio estas sinonimaj. Apartajn apartigilojn oni bezonas nur se la terminoj havas pli/malpli egalan eblecon esti la termo dezirata. Por kialoj de pli facila serĉado kaj de pli facila tajpado de ligiloj, Britio devu ligi al Unuiĝinta Reĝlando, kiu, siavice, devu enhavi ligilojn al aliajn signifojn de Britio. Se Britio estas aparta apartiligo, ni devu ankaŭ havi apartan apartiligon Anglio kiu ligas al Anglio (futbalo teamo), Anglio (lando) kaj Anglio (Forda aŭto) (mi ŝercas...ĉu?)
Mallonge, miaj respondoj (laŭ viaj alineo-numeroj)
a) Mi akordas ke Unuiĝinta Reĝlando sufiĉas. Reĝlando aŭ Reĝolando estas, laŭfundamente (mia opinie!), egalaj. Estas afero de persona opinio ĉu uzi unu aŭ la alian. Se vi volas ŝanĝi ĝin, do faru ĝin. Neniu ĉi supre proponis Reĝolando, ĝis nun, sed al mi estas egale.
b) Via klarigo ĉisupren ne klarigas por mi kial Granda Britio ne estas ĝusta. Eĉ via etimo ne apogas vian opinion! (ŝajnas al mi).
c) Mi tute ne akordas, ĉar la plej ofta uzado de Britio en ĉiutaga parolado signifas "ŝtato aŭ nacio de (Granda) Britio", do la Unuiĝinta Reĝlando.
d) Se ni akceptas ke la Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Nord-irlando vere estas la oficiala nomo de la ŝtato, logike la insulo estu Granda BritioGranda Britio (insulo), sed se vi insistas, Britio (insulo) ne ĝenus min (ĉar ĝi estas malofta uzado de la termino Britio).
Finfine, ĉiu ke mi skribis, mi skribis ne el iu misgvidita naciismo, sed nur ĉar mi kredas, kiel mi diris, ke ni devu nomigi aĵojn kiel ili estas ĝenerale konataj
Mi ankau kredas:
En la pasinteco, estis ŝtato nomita Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando (ekde la 17-a jarcento? mi ne bonas pri historio)
Nuntempe estas ŝtato nomita Unuĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Nord-Irlando
En la estonteco, estos ŝtato nomita Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio."
Kaj unu tagon, mi esperas, estos Federala Socialisma Respubliko de Granda Britio. En miaj revoj! <suspiro>
Dio protektu la Respublikon!
Amike, Le Hibou 02:16, 21. Nov 2005 (UTC)

Politika strukturo redakti

Mi opinias, ke tiu-ĉi artikolo almenaŭ havu iom da informoj pri la politika strukturo de la parlamenta monarkio, pri la House of Lords kaj House of Commons, la monark(in)o kaj la registaro. Sed mi ne volus verki tion, ĉar mi ne estas brito kaj eĉ ne scias, kiel oni enlande kutime en Esperanto nomas la du parlamentojn, aŭ laŭvorte la du "parlamentajn ĉambrojn". Despli mi ĝojus, se troviĝus iu kompetenta brito kiu plikompletigus la artikolon.


ThomasPusch 18:53, 28. Jun 2006 (UTC)

Sendependiĝo redakti

Mi opinias, ke vorto "Sendependiĝo" en la tabelo misinformas legantojn. La Reĝlando neniam estis dependa. --D.M. from Ukraine 20:31, 4. Sep 2008 (UTC)

Termino por la plej altaj subdividoj? redakti

En la angla la kvar landoj kiuj uniĝis en la Unuiĝinta Reĝlando nomiĝas "home nations". Ĉu esperante oni diras "hejmaj landoj" (mi supozas) aŭ eble "hejmaj nacioj" aŭ io alia? --Jim Henry 16:10, 15. Jun 2009 (UTC)

Britio kaj Britujo estas eraraj redirektiloj redakti

Unuiĝinta Reĝlando estas Britio plus Nordirlando, do Unuiĝinta Reĝlando ne egalas al Britio/Britujo, ĝi estas pli vasta. --Dominik (diskuto) 20:24, 7 Jun. 2012 (UTC)

"Britio" plej ofte, en Esperanto preskaŭ ĉiam, signifas la landon, kies oficiala nomo estas "The United Kingdom of Great Britain and Northern Ireland". Kelkfoje, relative malofte, "Britio" signifas nur la insulon, sur kiu troviĝas pliparto de la teritorio de tiu lando, aŭ tiun insulon kun la plej proksimaj etaj insuloj (ekzemple Isle of Wight). La Esperanta Vikipedio stulte eraris, renomante ĉi tiun artikolon al la por multaj homoj enigma kaj por multaj britoj ofende monarkista esprimo "Unuiĝinta Reĝlando". Lingvano (diskuto) 07:59, 15 maj. 2022 (UTC)Reply

Mi plene samopinias. Sed problemo kompreneble estas tiuj, kiuj tre malmulte parolas Esperanton, kompense tre multe la anglan, kaj nur konas anglalingvajn terminojn "Britain" kaj "British isles", kiujn ili kompreneble konsideras rekte tradukendaj al Esperanto. Sed tiel argumenti, signifus ankaŭ komplete malakcepti la esperantan vorton Usono (kio en la angla estus "USN", "JuEsEn"???) kaj batali por tio ke "United States" kompreneble estu bele kaj mallonge "Uniaj Ŝtatoj", maksimume tolereble en malbela longa formo "Unuigitaj Ŝtatoj" aŭ eĉ "Unuiĝintaj Ŝtatoj" kun dua malamerika tegmento sur litero. Aldonaĵo "Uniaj Ŝtatoj de Ameriko" tute ne necesus kaj "Uniaj Ŝtatoj de Nord-Ameriko" plene neakcepteblus - ĉiu tutmonde scios kion signifas "Uniaj Ŝtatoj", ĉar ĉiu kompreneble tradukas ĉiun esperantan vorton al la angla kaj tiam pensas angle. Sed pensante esperante, "Unuiĝinta Reĝlando" estas simple iu (nuna aŭ pasinta) reĝlando kiu iam unuiĝis. Ĉu eble la reĝlando Svedio kiam ĝi unuiĝis kun Norvegio en la unio de Kalmar? Aŭ la cara reĝlando Rusio kiam ĝi unuiĝis kun la grandduklando Finnlando? Por la du landoj kies plenaj nacilingvaj nomoj estas malpraktike longaj, la esperantaj vortoj "Britio" kaj "Usono" estas trafaj kaj koncizaj, kaj bone uzeblaj en la esperanta gramatiko en adjektivaj kaj adverbaj formoj (britia, britie, usona, usone) oftege uzataj kaj teorie ankaŭ en pliaj kombinaĵoj (ekzemple en la vorto "malusonigi"). ThomasPusch (diskuto) 15:41, 31 jan. 2024 (UTC)Reply
Jes, tiun realan lingvouzon ne konsideras la instruisteca paĝo Britio (terminaro), kiun misiece faris la eksa uzanto Le Hibou fine de 2005, antaŭ ol li malaperis el Vikipedio komence de 2006, sed lasis sian heredaĵon "nepre ne ŝanĝu ion en (mia) paĝo pri la difino de Britio", almenaŭ ne sen antaŭa formala disputo kaj formala voĉdono pri ĉiu ŝanĝeto. Laŭ tiu paĝo de Le Hibuo probable orientiĝis ankaŭ Dominik en 2012 Bonŝance, la nova eldono de PIV klare agnoskas ke Britio havas ekzakte du uzojn, tiun de 1. Anglio, Kimrio kaj Skotlando sen Nord-Irlando, kaj samrange 2. Anglio, Kimrio kaj Skotlando kun Nord-Irlando. Kaj, kvankam PIV silentas kiom oftaj estas la unua kaj dua uzoj, mi samopinius kun Lingvano ke la dua uzo estas la multe pli ofta. ThomasPusch (diskuto) 15:41, 31 jan. 2024 (UTC)Reply

Longeco redakti

Tiu nomo estas sufiĉe longa, kun (9+8+2+6+6+3+5+7=46) literoj kaj 6 interspacoj, do 52 entute.

Kiam tiu nomo aperas en informkestoj, ekz kiel ŝtateneco aŭ nask/mort ejo, ĝi igas ke la informkesto prenas tro grandan larĝon de la paĝo de la artikolo, kaj tiele por la enkonduka teksto restas nesufiĉa spaco, t.e. la linioj aperas tre mallongaj (ĉar la larĝeco artikolo/paĝo sur la ekrano ja estas fiksa).

Por aparatoj kun malgrandaj ekranoj tiu problemo estas eĉ pli severa!

Ekz vidu la problemon ĉi tie Ethel Lilian Voynich

Jen sugestita solvo: Kiam tiu nomo aperas, Ĉu oni povas aperigi ĝin tiel Unuiĝinta Reĝlando <br/> de Granda Britio kaj Irlando? (aŭtomate en la informkesto, do oni ne tajpu ĝin tiel en la artikolo mem)

Tiu verŝajne solvos la problemon Sj1mor (diskuto) 18:18, 12 okt. 2022 (UTC)Reply

Ial ne funkcias normala lini-rompo ene de la longa nomo. Ŝajne la spacoj en la nomo funkcias kiel "nerompeblaj spacoj" ('non-breakable spaces') anstataŭ normalaj spacoj. Ne necesas ke ni devigu linirompon, sufiĉas ke ni ebligu linirompon. Bedaŭrinde mi ne scias kiel efektivigi iun ajn el tiuj solvoj. - Sincere, Moldur (diskuto) 18:47, 12 okt. 2022 (UTC)Reply
Mi kredas ke la koncerna programkodo estas vokita per {{#invoke:Wikidata|claim|P27|parameter=link|...}} kaj troviĝas ie en Modulo:WikidataVikipedio:Lua/Moduloj/Wikidata. Oni bezonas koni tiun programlingvon por korekti ion tie. - Moldur (diskuto) 18:57, 12 okt. 2022 (UTC)Reply

Ankoraŭ redakta problemeto redakti

Se iu simple ŝanĝas formon "Britio" al "Britujo" en la longega nomo "Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando" en la informkesto, la ligiloj pri flago kaj blazono subite ne plu funkcias. Ĉiam kontrolu atente, kiajn sekvojn havas viaj redaktoj! La senpripensa ŝanĝinto ĉi tie estis la uzanto Kwekubo la 9-an de oktobro 2023, kiu en la momento de "pliĝustigo" faris jam 17 redaktetojn en vikipediaj paĝoj kaj 6 aliajn alinomigojn inter 2016 kaj 2023, do (neniu ofendo intencita) nomeblas relative nova vikipediano. ThomasPusch (diskuto) 14:54, 31 jan. 2024 (UTC)Reply

Reiri al la paĝo "Unuiĝinta Reĝlando".