Diskuto:Unuiĝintaj Nacioj

Esperanto - oficiala lingvo de UN (laŭ indiko en la artikolo) redakti

Mi ne trovis referencon en la reto. Evidente temas pri eraro. --Aŭstriano (diskuto) 18:23, 20 Maj. 2015 (UTC)

Pardonon, mi ĵus forigis la parton "Esperanto (ekde 1/4/2015)" kiu estis aldonita je ŝercotago.--Salatonbv (diskuto) 04:13, 21 Maj. 2015 (UTC)

Familia nomo "THANT" redakti

Mi ne scias multe pri birmaj nomoj, sed mi neniam vidis la "Thant" de "U Thant" uzata kiel memstara familinomo, sed nur la tutaĵon "U Thant"... tiel ŝajnas strange al mi majuskligi "U THANT", sed mi ne tro certas kion fari. --Brion VIBBER

Laŭ http://www.myanmars.net/people/titles.htm (angle), la "U" estas titolo, kiu signifas, ke li estas plenkreska viro. Simile, en la nomo Daw Aung San Suu Kyi (la nobelpremiistino), Daw kaj Aung estas titoloj. --Stefano KALB

Dankon. Ĉi-okaze, estas tute malĝuste tutmajuskligi "THANT", ĉu ne? Ni ne skribas "SOKRATO" aŭ "JESUO"... --Brion VIBBER

Mi ŝanĝis THANT al Thant. --Stefano KALB


Estus interesa inkludi ion pri la rilatoj UN kaj Esperanto.


Sovetunio? redakti

En membraro de "originalaj membroj", aperas Rusio anstataŭ Sovetunio. Plibone estu tie Sovetunio, ĉu ne? Poste, en 1991, oni skribis: "Sovetunio fariĝis Rusio, ktp..." - nome, Virik

Mallongigo redakti

Se la mallongigo de Unuiĝintaj Nacioj estas (kiel ĝi logike estu) UN, do kial la artikolo ĉiam (post tiu noto) uzas la formon "UNO"? Por diskuti kompakt-diskon, oni ne skribas "KDO", sed "KD". Ĉu mi ne ŝanĝu? Keldan 06:24, 4. Feb 2006 (UTC)

Bone. Jam pasis pli ol semajno senreplike, do mi ŝanĝos la mallongigon. Keldan 00:51, 14. Feb 2006 (UTC)

Tajvano redakti

La mapo montras Tajvanon koloritan, sed la lando ne jam estas en la Unuiĝintaj Nacioj. Eble oni povas uzi la bluan SVG-mapon, kiu estas korekta.--85.178.52.224 21:21, 27. Mar 2008 (UTC)


Tiu parto ne estas redaktebla - tial mi sribas al la fino: " membrajn ŝtatojn, t.e. preskaŭ ĉiuj landoj " ĝuste: ĉiujn landojn aŭ preskaŭ ĉiuj landoj estas membroj de ĝi

Reiri al la paĝo "Unuiĝintaj Nacioj".