El germana vikio mi prenis la diversajn speciojn tradukante el la germana. Sed iukaze povas esti jam alia nomo en esperanto. Fakulo bonvolu kontroli. -- ArnoLagrange 08:22, 10. Apr 2003 (UTC)


"Ursoj manĝas kaj viandon kaj plantojn, laŭ ŝanco de la sezono." signifas ke ĝi manĝas laŭ la hazarda eltrovo. Eble oni povas tion pli bone esprimi, sed anstataŭi per "ŝanĝo" ne ŝajnas al mi plibonigo. Arno Lagrange 08:15, 5. Dec 2003 (UTC)


anst. "Ursoj manĝas kaj viandon kaj plantojn, laŭ ŝanco de la sezono." La ursoj estas ĉiovoraj bestoj, t.e. ili manĝas diversajn bestojn kaj plantojn depende de la sezono, medio.

pandoj apartenas al fam. ursetoj (fam. procionedoj @ ursetoj Procyonidae), ne al fam. ursoj (ursedoj, Ursidae)


mi esmetis la sisteman listigon el ĉeĥio, sed ankoraŭ bezoniĝas meti ligojn rilate la specioj pri kuij ekzistas jam aŭ ekzistos artikoloj. se iu kuraĝas !

En Diskuto:Procionedoj diritas, ke pandoj eĉ ne apartenas tie. Kie do? Bab 09:53, 30. Aŭg 2004 (UTC)

en la angla ili apartenas al Ursidae (Ursedoj), kiu estas direktita al Bear (vidu sube Ursidae (bears). Tio malseriozigas por mi la anglan vikipedion.

"The red panda is a smaller relative of the Giant Panda. Like the giant panda, scientists are not sure where to classify the red panda. It has similarities to both Procyonidae (raccoons) and Ursidae (bears). Currently it is classified as Ursidae though some scientists believe it should have its own family. The red panda is usually red on its upper surface and black underneath. The face is white with black "tear" tracks under each eye. The Red panda has a long, furry tail with alternating light and dark rings. This tail is not prehensile. Like the giant panda, the red panda has an elongated bone in its wrist that functions as a thumb and allows it to grab food. The red panda is very agile and uses its tail for balance when climbing." http://www.thebigzoo.com/Animals/Red_Panda.asp

Artikola titola kaj informkesto redakti

Mi ĵus vidis, ke la enhavo de la informkesto kaj la titolo resp. enkonduka parto ne konincidas. Do en la informkesto temas pri familio Ursedoj, do kun sufikso -ed-. Sed en la artikola titolo kaj la enkondukaj frazoj ne klaras pri kio ekzakte temas. Kiu skribis ĉi tiun malklaraĵon? Mi proponas, ke ni finfine apliku ĝuste kaj konvene la koncernajn zoologiajn sufiksojn kaj dismetu la artikolojn en Urso (science Ursus) kaj Ursedoj (science Ursidae). La nuna artikolo estas forme tute ne akceptebla mikso de diversaj taksonomiaj ebenoj kaj tial ne povos resti tia. --Tlustulimu 16:35, 8 Feb. 2011 (UTC)

Nu, kompreneble en tiu ĉi artikolo temas pri la familio. Ĉiuj anoj de familio Ursedoj estas kutime nomataj ursoj. Certe, vi povas renomigi ĉi-artikolon al Ursedoj kaj skribi apartan artikolon pri la genro Ursus, sed mi timas, ke tio kaŭzos na eĉ pli da konfuzo. La klasado de la familio estas iom nebula kaj la opinio kiuj specioj apartenas al Ursus kaj kiuj estas en apartaj genroj varias de skolo al skolo kaj de zoologiisto al zoologiisto. Eble, iu balancita decido estus krei apartan artikolon Urso (genro)veraj ursoj kaj aldirekti ligon Ursus al ĝi, kaj ligon de Ursedoj kaj Ursidae al ĉi-artikolo.--Goren 06:07, 14. Feb 2011 (UTC)
Reiri al la paĝo "Urso".