Diskuto:Usona Departemento de la Trezorejo

(Alidirektita el Diskuto:Usona Departmento de Trezorejo)
Latest comment: antaŭ 4 monatoj by ThomasPusch in topic Intertempe

Mi ne trovas tiun signifon por kaso en vortaro, dum mi trovas ĉefe Ministerio pri Financoj aŭ Ankaŭ publika trezoro, de kio Ministerio pri Trezoro, same kiel en aliaj lingvoj.--Seminario (diskuto) 12:23, 22 Feb. 2012 (UTC)

Intertempe redakti

Tiu artikolo ekestis en 2012, kaj en decembro 2017 la uzanto Flugkapitano (kiu forlasis vikipedion eĉ ne jaron poste) subite ŝangis ĝin de titolo "Usona Ministerio pri la Kaso" al "Usona Departmento de Trezorejo". Tiu nova nomo estas problema laŭ pluraj dimensioj:

  1. En Esperanto ne estas kutime tiom forte majuskligi ĉiujn vortojn en titolo, do la vorto Usona departemento de la trezorejo (kiel oni ankaŭ elektus majusklojn kaj minusklojn en la franca lingvo) estus tute sufiĉa,
  1. kaj krome en internacia vortuzo de Esperanto (kaj ne ekzistas aparte usona nacia vortuzo de Esperanto) la institucio pli bone priskribeblas per la vortumo ministerio ol per la vorto departemento (tio klarigas la rimarkon ke en la teksto mem oni honte ne metas internan ligilon al la vorto departemento, por ne elstarigi tiun malkongruon!). Tial Usona ministerio de la trezorejo aŭ "..pri trezoro/de la kaso" estus ankoraŭ pli ĝusta titoligo.
  1. Tamen, la institucio estas ministerio pri financoj, kaj en la vikipedia esperantlingva Kategorio:Ministerioj pri financoj ĝi ĝis nun tute mankas, ĉar eĉ la vikipediistoj ŝajne ne bone komprenas ke ĝi havas tiun signifon. Sed ankaŭ en la Kategorio:Ministroj pri financoj laŭ landoj la usona kategorio ĝis nun mankas, kvazaŭ Usono ne estus lando de la tero, sed kvazaŭ propra mondo. Tio ne ĝustas, kaj tial la alilingvaj vikipedioj ankaŭ havas usonajn kategoriojn en la superaj kategorioj Kategorio:Ministerioj pri financoj kaj Kategorio:Ministroj pri financoj laŭ landoj. Sume mi proponas, ke fine la artikolo kaj kategorio havu la nomon usona ministerio pri financoj, kaj la koncerna ministro ne havu mistradukitan profesion de "sekretario", sed la artikolo kaj kategorio havu la nomon usona ministro pri financoj - kiu ankaŭ bone kunordiĝus kaj ne elfalus el ĉiuj aliaj kategorioj de la Kategorio:Ministroj pri financoj laŭ landoj.

Mi nun ne volas el persona juĝo simple ŝanĝi la en pluraj rilatoj malĝustan titolon, kiel oni faris ĝis nun (nur unufoje la uzanto Kani laŭdinde uzis la artikolan diskutpaĝon kiu ĝuste estas por tiu celo). Sed mi volas proponi ĝin por diskuto en Vikipedio:Alinomendaj artikoloj - nur ke tiu teknika paĝo nun tiom plenas, ke nepre unue necesas fini multajn aliajn diskutojn ol oni povas akcepti novajn. Tial mi provas kune kun aliaj uzantoj fini multajn preskaŭ forgesintajn diskuto en Vikipedio:Alinomendaj artikoloj kaj poste diskutigos tiun ĉi nomon de de artikoloj kaj kategorioj de la ministerio kaj ministro. ThomasPusch (diskuto) 13:07, 14 dec. 2023 (UTC)Reply

Reiri al la paĝo "Usona Departemento de la Trezorejo".