Diskuto:Winston Churchill

Latest comment: antaŭ 3 jaroj by ThomasPusch in topic Leginda artikolo

Ĉu li idas aŭ heredis la titolon duko Marlborough? -- :)

Mem li estis decidita por venki Hitleron, bombardanta germanajn urbojn, tio ne havas militajn gravecojn, Churchill faris militkrimojn, ĉar mortigis centmilojn de ne nur germanajn civilulojn, sed ankaŭ multajn militkaptitojn kaj negermanajn devig-laboristojn, ekzemple Dresdeno. - ĉi tiu frazo estas la opinio de multaj homoj, eble inkluzive mi mem, sed "opinio" ĝi estas, kaj neneŭtrala opionio eĉ.
Le Hibou 16:34, 1. Sep 2005 (UTC)

Konsentite: La supra citita frazo estas tro neneŭtrala. La germanlingva vikipedia teksto pri Churchill (la lingvo de la "viktimoj" de tiu milita politiko) estas multe pli balancita, kaj surbaze de parto de ĝi mi proponas pli ampleksan kaj politike laŭeble neŭtralan tekstoĉapitron. La resto de la artikolo - enhave akceptebla - ankoraŭ restas iom stile neeleganta, sed tion glatigu iu alia verkanto.
ThomasPusch 13:21, 12. Nov 2006 UTC

Leginda artikolo redakti

Mi proponos tiun kiel Leginda artikolo, sed ankoraŭ estas multo farenda. Mi tradukis el la angla versio, sed ne la infanaĝon. Tiele la ĉapitroj 1.1 al 2.2 pli malpli sekvas detalan priskribon. Tamen nur ĝis tie. Endas sekvi la fadenon kaj ampleksigi la parton de la Dua Mondmilito kaj poste, kie ne estas referencoj.--kani (diskuto) 23:22, 7 okt. 2018 (UTC)Reply

La artikolo estis elektita kiel leginda. --ThomasPusch 21:35, 26 maj. 2020 (UTC)Reply

Reiri al la paĝo "Winston Churchill".