Diskuto:Wolfgang von Kempelen

La titolo de la libro de Kempelen redakti

Sur la kovrilo de la originalo (1791) nur staras Mechanismus der menschlichen Sprache. Sur la interna titola paĝo troviĝas ne vere titolo, sed enhavpriskribo: Wolfgang von Kempelen k.k. wirklichen Hofraths Mechanismus der menschlichen Sprache nebst der Beschreibung seiner sprechenden Maschine. La titolo de la represo (1970) estas: Mechanismus der menschlichen Sprache nebst Beschreibung einer sprechenden Maschine.

Ne taŭgas forpreni nomon kaj titolon de la aŭtoro el la enhavpriskribo kaj oferti la reston kiel titolon de la libro, ĉar tio rezultas en nekomprenebla frazo Mechanismus der menschlichen Sprache nebst der Beschreibung seiner sprechenden Maschine. Estas preferinde uzi la titolon de la represo. Praktike nur tiu estas atingebla en bibliotekoj. Talnat 21:10, 12 Sep. 2011 (UTC)

Reiri al la paĝo "Wolfgang von Kempelen".