Dispartigo de Irlando

divido de Irlando en Sud-Irlandon (nuntempan Respublikon Irlandon) kaj Nord-Irlandon je 3-a de majo de 1921

La Dispartigo de Irlando (en angla partition of Ireland, irlande críochdheighilt na hÉireann) estis la procezo per kiu la Registaro de Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando dividis Irlandon en du mem-regaj politikaj unuoj: Norda Irlando kaj Suda Irlando (1921–22).

Politika mapo de Irlando.

HistorioRedakti

Tio estis aprobita la 3an de Majo 1921 per la leĝo "Government of Ireland Act 1920". Tiu "Act" intencis, ke ambaŭ teritorioj restu ene de Unuiĝinta Reĝlando kaj enhavis planon por ties eventuala reunuigo. La pli malgranda Norda Irlando estis akurate kreita kun redona registaro kaj ja restis parto de UR. La pli granda Suda Irlando ne estis agnoskita de plej el ties civitanoj, kiuj anstataŭe agnoskis la mem-deklaritan Irlandan Respublikon (1919–1922). Post la Angl-Irlanda Traktato, la teritorio de la nomita Suda Irlando lasis la UR kaj iĝis la Irlanda Libera Ŝtato, nuntempa Respubliko Irlando.

La teritorio kiu iĝis Norda Irlando, ene de la Irlanda provinco Ulstero, havis majoritaton de Protestantoj kaj Uniistoj kiuj deziris reteni la ligon kun Britio. Tio ege rilatis al la brita koloniigo farita en epoko de la reĝo Jakobo la 1-a en la 17-a jarcento. La cetero de Irlando havis katolikan kaj irlandan naciisman majoritaton kiu deziris mem-regadon aŭn sendependecon. La movado "Irish Home Rule" devigis la Britian registaron enkonduki leĝoproponon kiu donus al Irlando redonitan regadon ene de UR (memregado). Tio kondukis al la krizo nomita de la "Home Rule" (1912–14), kiam Ulsteraj uniistoj/"fideluloj" fondis paramilitistan movadon, nome "Ulster Volunteers" (Ulsteraj Volontuloj), por eviti, ke Ulstero estu regita de Irlanda registaro. La Britia registaro proponis ekskludi la tuton aŭ parton de Ulstero, sed la krizo estis interrompita de la Unua Mondmilito (1914–18). La apogo al la sendependo de Irlando kreskis dum la milito.

Irlanda respublikana partio Sinn Féin ricevis la ampleksan majoritaton de Irlandaj sidlokoj en la ĝenerala balotado de 1918. Ili formis apartan Irlandan parlamenton nome "First Dáil" kaj deklaris sendependan Irlandan Respublikon sur la tuta insulo. Tio kondukis al la Irlanda Milito de Sendependeco (1919–21), nome gerila konflikto inter la Irlanda Respublika Armeo (1919–1922, IRA) kaj la Britaj fortoj. En 1920 la Brita registaro enkondukis alian leĝoproponon por krei du redonitajn registarojn: unu por ses nordajn graflandojn (Norda Irlando) kaj unu por la cetero de la insulo (Suda Irlando). Tio estis aprobita kiel la Government of Ireland Act,[1] kaj ekvalidiĝis kiel fait accompli (farita ago) la 3an de Majo 1921.[2] Post la irlanda balotado de 1921, Ulsteraj uniistoj formis nordirlandan registaron. En la Sudo oni ne formis propran registaron, ĉar respublikanoj fakte agnoskis anstataŭe la Irlandan Respublikon. Dum 1920–22, en tio kio iĝis Norda Irlando, la dispartigo estis akompanata de violento "defende aŭ opozicie al la nova establado". En la ĉefurbo Belfast estis "brutala kaj senprecedenca" komunuma violento, ĉefe inter protestantaj kaj katolikaj civiluloj.[3] Pli ol 500 mortis[4] kaj pli ol 10 000 iĝis rifuĝintoj, plej el ili el la katolika minoritato.[5]

La Milito de Sedependeco finis en batalĉeso en Julio 1921 kaj kondukis al la Angl-Irlanda Traktato tiun Decembron. Laŭ tiu Traktato, la teritorio de la nomita Suda Irlando lasos la UR kaj iĝos Irlanda Libera Ŝtato. La parlamento de Norda Irlando povos voĉdoni iri enen aŭ ekster la Libera Ŝtato, kaj komisiono povos poste redesegni aŭ konfirmi la provizoran limon. Komence de 1922 la IRA lanĉis malsukcesan ofensivon en la limaj areoj de Norda Irlando. La nordirlanda registaro elektis resti en la UR.[6] La Irlandlima Komisiono proponis malgrandajn ŝanĝojn en la limoj inter Respubliko Irlando kaj Unuiĝinta Reĝlando en 1925, sed tio ne estis plenumita.

Ekde la dispartigo, irlandaj naciist/respublikanoj plue klopodis atingi Unuigitan Irlandon, dum ulsteraj uniist/fideluloj deziris, ke Norda Irlando restu en UR. La uniismaj registaroj de Norda Irlando estis akuzitaj pro diskriminacio kontraŭ la irlanda naciisma kaj katolika minoritato. Kampanjo de la Nordirlanda Asocio por Civilaj Rajtoj por fini la diskriminacion estis opoziciita de fideluloj kiuj diris, ke temas pri respublika fronto.[7] Tio rezultis en the Troubles (ĉirkaŭ 1969–98), nome tridekjara konflikto en kiu pli ol 3 500 personoj mortis. Laŭ la Interkonsento de Sankta Vendredo de 1998, la irlanda kaj brita registaroj kaj la ĉefaj partioj interkonsentis, ke la statuso de Norda Irlando ne ŝangu sen la konsento de majoritato de ties loĝantaro.[8]

Vidu ankaŭRedakti

NotojRedakti

  1. Jackson, Alvin. (2010) Ireland 1798–1998: War, Peace and Beyond, 2‑a eldono, John Wiley & Sons. ISBN 978-1444324150.
  2. Garvin, Tom: The Evolution of Irish Nationalist Politics : p. 143 Elections, Revolution and Civil War Gill & Macmillan (2005) (ISBN 0-7171-3967-0)
  3. Lynch, Robert. The Partition of Ireland: 1918–1925. Cambridge University Press, 2019. pp. 11, 100–101
  4. Lynch (2019), p. 99
  5. Lynch (2019), pp. 171–176
  6. Gibbons, Ivan. (2015) The British Labour Party and the Establishment of the Irish Free State, 1918–1924. Palgrave Macmillan. ISBN 978-1137444080.
  7. Maney, Gregory. "The Paradox of Reform: The Civil Rights Movement in Northern Ireland", en Nonviolent Conflict and Civil Resistance. Emerald Group Publishing, 2012. p. 15
  8. . Brexit and the history of policing the Irish border. History & Policy (20a de Julio 2016). Alirita 21a de Julio 2016.