Malfermi la ĉefan menuon

Pionira esplorlaboro en kultivmetodo per uzo de Dispecigita Frondara Ligno okazis komence de la jaroj 1980 sub gvidado de profesoro Gilles Lemieŭ, de la universitato de Lavalo (Laval), en Kebekio, sub la franclingva nomo "Bois Raméal Fragmenté", aŭ, plurale, "Bois Raméaŭ Fragmentés". Ekzistas konsiderinda franclingva materialo nun konsultebla sur la Interreto pri tiu temo kaj trovebla ĝuste per la komencliteroj "BRF".

Provita unue ĉefe en Kanado, tiu metodo estis eksperimentita ankaŭ en Valonio (Belgio), Ukrainio kaj en kelkaj evolulandoj. Temas pri ekologia kaj biologia metodo multrilate avantaĝa pro :

  • konsiderinda ŝparo de akvo,
  • plibonigo de la rikoltoj laŭ kvanto kaj kvalito,
  • ebleco eviti la uzon de kemiaj kuraciloj kontraŭ plantmalsanoj, parazitoj kaj malutilaj insektoj,
  • iom post ioma kreiĝo de humustavolo,
  • regenerado kaj fekundigo de la grundo,
  • apero kaj multiĝo de lumbrikoj tre utilaj en la fekundigo de la grundo,
  • redukto de parazitaj atakoj,
  • evito de erodo kaj lavado,
  • malhelpo al ĝermado de trudherboj,

Interesaj rezultoj estis konstatitaj kontraŭ la sekeco kaj diseriĝo de la grundo:

  • akvumado duonigita, grava redukto de la kvanto de nematodoj -- t.e. sinonimo de fadenvermoj -- (Eburio, 1994);
  • akvumado kvaronigita en provoj en plantidejo (Burkino);
  • signifa kresko de la rezistado de la kultivaĵoj al sekeco;
  • reteno de la minerala azoto en la grundo;
  • maizo-produktado kreskinta je 400% okaze de provoj en Eburio kaj Dominika respubliko;
  • kresko de la biomaso
  • ebleco krei fekundan grundon el ŝtona tereno kie plantoj ne povas kreski (observita en Kebekio).

La metodo konsistas el etendado, sur la grundo, de 3 ĝis 5 centimetra tavolo de dispecigita aŭ pistita frondara ligno -- t.e. de branĉekstremaĵoj, branĉetoj, vergetoj, junaj arboj -- poste miksita kun la grundo en profundeco de 5 ĝis 15 cm. La diametro de la branĉoj aŭ trunkoj freŝe tranĉitaj aŭ segitaj, ne sekinĝintaj, ne devas superi 7 cm, ĉar la plej bona parto, enhavanta plej multe da tanino, celulozo, suko, proteinoj, nutra substanco, troviĝas en la ekstrema parto de la branĉoj. Ligno estas etendenda plej malfrue 24 horojn post dispecigo aŭ pistado.

La plej favora periodo por entrepreni tian laboron estas kiam la arboj estas senfoliaj, do en vintro kaj parte en fino de aŭtuno kaj komenco de printempo. Malkonsilata estas la ligno de koniferoj, tamen eblas miksi ĝin kun ligno de diverspecaj foliarboj prefere malmolaj (kverko, fago, acero, k.a.) en maksimuma proporcio de 20%. Tion oni devas rekomenci principe ĉiun kvinan jaron.

Depende de la kvanto da ligno kaj de la surfaco de la tereno sur kiu oni volas etendi DFL, pistomaŝinoj pli malpli potencaj, kun elektra aŭ benzina motoro, aŭ adapteblaj sur traktoroj, ebligas dispecigon de la ligno.