Distililo (alkoholo)

La baza tekniko por produkti brandojn estas la distilado de likvaĵo, en kiu ekestis per fermentado certa kvanto da alkoholo (kutime inter 8 kaj 15 %) en akvo. Ĉi tiu baza likvaĵo foje siaflanke estas alkoholaĵo por trinki, ekzemple vino por konjakobiero por viskio , foje speciale preparata el planta materialo kiel terpomoj, sukerbetojagavoj.

Dosiero:Pontikkakattila.jpg
hejma distililo en pola kuirejo

Sendepende de la celita produkto (ekz. tekilo, rumo, viskio, vodko) la aparatoj tutmonde montras similajn trajtojn.

La plej simplaj aparatoj estas por privata uzo kaj similas al distililoj en laboratorio. Oni povas aŭ aĉeti la kompletan aparaton, foje eĉ belaspektan, aŭ oni povas kombini vaste uzatajn materialon el la kuirejo kaj la ĝardeno (kuirpoto, akvotubo). Tion kutime faras personoj, kiuj kaŝe aŭ kontraŭleĝe produktas brandon. En la plej multaj landoj la produktado de alkoholo bezonas ŝtatan permeson kaj la produktado estas severe kontrolita.

La industrio ofertas kompletajn aparatojn en ĉiu larĝeco - de kelkaj litroj ĝis multaj 1000 l de kapacito.

En malgranda distililo aŭ hejme oni aplikas la teknikon de alambiko, kiu funkcias en etapoj kaj bezonas certan manlaboron kaj kontrolon. La brando-industrio meze de la 19-a jarcento enkondukis la seninterrompan distiladon en specialaj aparatoj (rektifikiloj), kiuj poste ankaŭ estis uzataj por nafto.

Vidu ankaŭ redakti