Distribuismo estas la usondevena branĉo de lingvoscienca strukturismo. Ĝi disvolviĝis laŭ propra inspiro, kaj viglis de la 1920aj jaroj ĝis proksimume 1950.

Historio redakti

Distribuismo havas fortajn rilatojn kun samepokaj antropologio kaj etnoscienco. tiurilate ĝi estis strebo kaj metodo por efike priskribi la indianajn lingvojn, ne trudante al ili la konceptojn de tradicia eŭropa gramatiko.

Distribuismo aplikis al lingvoj la regulojn de pozitivismo, precipe de samepoka kondutismo. Ĝi opinias, ke mensaj aferoj (interalie senco) ne estas science observeblaj, kaj tial ĝi priskribas lingvojn laŭ nura ekstera aspekto de diroj, de tekstoj.

Principoj redakti

Distribuisto observas, kiel sama lingvero aperas pli ofte ol hazarde en la tekstaro, kiun li studas. ekzemple el: koko krias jam, krias la koko, mi aŭdis ĝian krion kaj similaj, li povos distingi la eron kri aŭ eble krias. tiu probableca esploro evidentigas la bazajn erojn, kiuj plimalpli respondas al tradiciaj vortoj.

Poste la simila distribuo de la bazaj eroj, tio estas ilia apero en similaj kuntekstoj, ebligas enklasigon de ili. Ĉi tiu dua parto de la programo malpli facilas. La kuntekstoj de du vortoj neniam ekzakte samas, kaj la kriterioj por distingi aŭ ne distingi la klasojn ne evidentas.

HARRIS enkondukis en distribuismon la nocion de transformoj, kiu ricevos multajn aplikojn en transformaj gramatikoj de generismo kaj de aliaj postaj lingvoteorioj.

Skolanoj redakti