Supra Palatinato
Supra Palatinato (germane: Oberpfalz) estas unu el la sep distriktaroj de la germana federacia lando Bavario. Fine de decembro 2019 ĝi havis 1 112 102 loĝantojn.
Supra Palatinato | ||
---|---|---|
Administra distriktaro | ||
Flago | Blazono | |
Lando | Germanio | |
Supermara alteco | 628 m ü. NHN [+] | |
Ĉefurbo | Regensburg | |
- koordinatoj | 49° 18′ 0″ N, 12° 12′ 0″ O (mapo)49.312.2Koordinatoj: 49° 18′ 0″ N, 12° 12′ 0″ O (mapo) | |
Plej alta punkto | Kleiner Arber [+] | |
Areo | 9 691,03 km² (969 103 ha) [+] | |
Loĝantaro | 1 098 378 [+] (31-a de decembro 2016) | |
Denseco | 113,34 loĝ./km² [+] [+] | |
![]() |
||
Supra Palatinato | ||
![]() |
||
En TTT: Oficiala retejo [+] | ||
Bazaj datumoj | |
---|---|
Federacia lando: | Bavario |
Ĉefurbo: | Regensburg |
Areo: | 9.691,03 km² |
Loĝantoj: | 1 112 102 (fine de decembro 2019) |
Loĝdenso: | 113 / km² |
Retejo: | www.regierung.oberpfalz.de |
Ĉefurbo de la distriktaro estas Regensburg.
La teritorio situas en la orienta parto de Bavario kaj limas al
- kvar aliaj bavariaj distriktaroj: Meza Frankonio, Supra Frankonio, Malsupra Bavario, Supra Bavario;
- Ĉeĥa Respubliko.
La nomo de la distriktaro reiras al divido de la dinastio Wittelsbach post la morto de duko Ludoviko la 2-a, "la severa" (ne konfuzenda kun la multe pli posta reĝo Ludoviko la 2-a) en 1294 al du branĉoj: Pfalz (Palatinato) kaj Bayern (Bavario). La palatinata branĉo ricevis teritoriojn en norda Bavario, kiuj poste estis nomitaj "Supra Palatinato en Bavario". Kiam en la 19-a jarcento la administrado de Bavario estis restrukturita, oni nomis parton de la nova reĝlando "Supra Palatinato".
Administra dividoRedakti
Supra Palatinato konsistas el sep distriktoj kaj tri eksterdistriktaj urboj.
Eksterdistriktaj urbojRedakti
DistriktojRedakti
- distrikto Amberg-Sulzbach
- distrikto Cham
- distrikto Neumarkt (Supra Palatinato)
- distrikto Neustadt an der Waldnaab
- distrikto Regensburg
- distrikto Schwandorf
- distrikto Tirschenreuth