Distrikto Barcs

La Distrikto Barcs [barĉ] (hungare Barcsi járás) estas distrikto en Hungario, en regiono Suda Transdanubio, en departemento Somogy. Ĝi situas sur montetaro laŭ Drava en la plej suda parto de la departemento (en la suda parto de la lando).

Distrikto Barcs en Hungario

La distrikta ĉefurbo estas Barcs, kiu estas urbo, la ceteraj 25 komunumoj estas vilaĝoj.

La areo estas 696,47 km², kie loĝas 23 817 homoj. La loĝantoj okupiĝas precipe pri agrikulturo kaj bestobredadoj. Menciindas la senlaboreco.

HistorioRedakti

Tiu distrikto funkciis jam inter 1896-1978, poste la komunumoj aliĝis al najbara distrikto. La distrikta sistemo ne funkciis en Hungario inter 1983-2013.

KomunumojRedakti

FontojRedakti

  • la datenoj venis el la Hungara Vikipedio