Bernino (distrikto)

(Alidirektita el Distrikto Bernino)


La distrikto Bernino (en la itala lingvo Distretto di Bernina) estas administra unuo de Kantono Grizono. Ĝi havis 4667 loĝantojn la 31-an de decembro 2009. Ĝia ĉefurbo estas la samnoma urbo Bernino.

Distrikto Bernino
Lago de Poschiavo
Mapo de la distrikto Bernino
Administra divido de Kantono Grizono
Kantono Grizono
Ĉefloko Bernino
Koordinatoj  46° 20′ N 10° 4′ O / 46.333 °N, 10.067 °O / 46.333; 10.067 (mapo)Koordinatoj: 46° 20′ N 10° 4′ O / 46.333 °N, 10.067 °O / 46.333; 10.067 (mapo)
Nombro de loĝantoj 4667 (2009-12-31)
Areo 237,30 km²
Loĝantardenseco 19,7 loĝantoj/km²
Federacia Kodo 1822
vdr

Geografio redakti

La distrikto Bernino konsistas el la du itallingvaj komunumaroj kaj komunumoj Brusio kaj Poschiavo, kiuj situas sude de Berninopasejo. La valon, kiun formas tiuj du komunumoj senakvigas la rivereto Poschiavino, alfluanto de Adda. En la centro de la valo sur la limo de la du komunumaroj situas la Lago de Poschiavo.

Trafiko redakti

Tra la distrikto kondukas la kantona ĉefvojo n-ro 29 de Berninopasejo al Poschiavo. Al la publika transportreto la distrikto estas konektita per la berninolinio de Retia Fervojo, kiu ek de la 7-a de julio 2008 estas monda kulturheredaĵo de UNESKO.

Komunumoj de la distrikto Bernino redakti

La distrikto Bernino konsistas (stato en 2011) el 2 komunumaroj, kiuj ambaŭ konsistas el po unu sola komunumo:

Komunumaro Brusio redakti

Blazono Nomo Loĝantoj
(2009-12-31)
Areo
en km²
Komunumkodo
  Brusio 1146 46.29 3551
Totale 1 1146 46,29

Komunumaro Poschiavo redakti

Blazono Nomo Loĝantoj
(2009-12-31)
Areo
en km²
Komunumkodo
  Poschiavo 3521 191.01 3561
Totale 1 3521 191,01

Historio redakti

La distrikto Bernino estis kreita surbaze de la nova administracia ordo de Kantono Grizono de la jaro 1851.[1]

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti