Distrikto Borovsk
Distrikto Borovsk (Borovskij, ruse Боровский район) estas administra distrikto de Kaluga provinco (Rusio). Ĝi situas en norda parto de la provinco kaj limas kun distriktoj Medinj, Malojaroslavec, Ĵukov. Krome, ĝi limas kun urboteritorio Obninsk kaj kun Moskva provinco. Laŭ la stato de 2018 en la distrikto vivis 61 761 loĝantoj sur areo de 759,6 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 81 loĝantoj/km².
Distrikto Borovsk | |||
---|---|---|---|
municipa distrikto | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Statuso | municipa distrikto | ||
Ŝtato | Rusia Federacio | ||
Regiono | Centra federacia regiono | ||
Provinco | Kaluga provinco | ||
Poŝtkodo | 249008 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 61 761 (2018) [+] | ||
Loĝdenso | 81 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 55° 13′ N, 36° 29′ O (mapo)55.2166666736.48333333Koordinatoj: 55° 13′ N, 36° 29′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 160 m [+] | ||
Areo | 759,6 km² (75 960 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+03:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Borovsky District [+] | |||
Administra centro de la distrikto estas urbo Borovsk. Aliaj urboj: Balabanovo, Jermolino. Gravaj riveroj: Protva, Istja, Rutj, Luĵa.
Fizika geografio kaj naturo redakti
La distrikto konsistas plejparte el arbaroj. La ĉefa rivero estas Protva.
Loĝantaro redakti
Loĝantaro (laŭ tutsovetiaj kaj tutrusiaj popolnombradoj):
Jaro | Loĝantaro |
---|---|
1959 | 37422 |
1970 | 47137 |
1979 | 50521 |
1989 | 53698 |
2002 | 54661 |
2010 | 61401 |
2014 | 60825 |
Transporto redakti
Vidindaĵoj redakti
- Borovsk - historia urbo ĉe rivero Protva kun amaso da vidindaĵoj (antikvaj konstruaĵoj, muzeoj)
- Etnomir - privata teritorio apud vilaĝo Petrovo kun etnografia parko, montranta diversajn popolajn kulturon kaj vivon (loĝejoj kaj ekonomio kutimaj por diversaj naciecoj); ĝi enhavas kelkajn muzeojn kaj hotelojn situantajn en tradiciaj loĝejoj de diversaj popoloj; vizitado kaj loĝado tie estas pagenda kaj sufiĉe multekosta
- Balabanovo - urbo kie estas fervoja stacio kaj granda alumeta fabriko
- Jermolino - nova urbo ĉe rivero Protva
- Satino - vilaĝo kie situas scienca bazo de geografia fakultato de Moskva universitato; apud la vilaĝo oni ĉiujare orzanizas festivalon de Linukso nomata LinuxFest (esperante Linuksfest)[1]
- Timaŝovo - vilaĝo kie naskiĝis fama pentristo Prjaniŝnikov
- Komlevo - vilaĝo apud Borovsk kie naskiĝis rusia militisto admiralo Senjavin
- Ozjornoje - vilaĝo kie situas ĉasbazejo "Ozjornoje"[2]
Referencoj redakti
- ↑ Paĝaro de LinuxFest[rompita ligilo] ruse
- ↑ Bazo "Ozjornoje" ruse
Vidu ankaŭ redakti
- Riveroj: Protva
- Urboj: Borovsk, Balabanovo, Jermolino
- Homoj: Konstantin Ciolkovskij
Eksteraj ligiloj redakti
- Oficiala retejo de la estraro (ruse)
- Historio (ruse)
- Oficiala paĝaro de la gazeto[rompita ligilo] (ruse)
- Pri trafiko en Borovsk kaj ĝiaj ĉirkaŭaĵoj (ruse)
Eksteraj ligiloj redakti
Administra centro: Kaluga
Urboj: Balabanovo |
Belousovo |
Borovsk |
Jermolino |
Ĵizdra |
Juĥnov |
Kirov |
Kozelsk |
Kondrovo |
Kremjonki |
Ludinovo |
Malojaroslavec |
Medinj |
Meŝĉovsk |
Mosalsk |
Obninsk |
Sosenskij |
Spas-Demensk |
Suĥiniĉi |
Tarusa |
Juĥnov
Municipaj distriktoj: Babininskij |
Barjatino |
Borovsk |
Dzerĵinska |
Duminiĉi |
Ĵizdra |
Ĵukov |
Iznoski |
Kirov |
Kozelsk |
Kujbiŝeva |
Ludinovskij |
Malojaroslavec |
Medinskijj |
Meŝĉovsk |
Mosalsk |
Peremiŝl |
Spas-Demensk |
Suĥiniĉi |
Tarusa |
Uljanovo |
Ferzikovo |
Ĥvastoviĉi |
Juĥnov