Distrikto Borovsk

municipa distrikto de Kaluga provinco en Rusio

Distrikto Borovsk (Borovskij, ruse Боровский район) estas administra distrikto de Kaluga provinco (Rusio). Ĝi situas en norda parto de la provinco kaj limas kun distriktoj Medinj, Malojaroslavec, Ĵukov. Krome, ĝi limas kun urboteritorio Obninsk kaj kun Moskva provinco. Laŭ la stato de 2018 en la distrikto vivis 61 761 loĝantoj sur areo de 759,6 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 81 loĝantoj/km².

Distrikto Borovsk
municipa distrikto

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Statuso municipa distrikto
Ŝtato Rusia Federacio
Regiono Centra federacia regiono
Provinco Kaluga provinco
Poŝtkodo 249008
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 61 761  (2018) [+]
Loĝdenso 81 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 55° 13′ N, 36° 29′ O (mapo)55.2166666736.48333333Koordinatoj: 55° 13′ N, 36° 29′ O (mapo) [+]
Alto 160 m [+]
Areo 759,6 km² (75 960 ha) [+]
Horzono UTC+03:00 [+]
Distrikto Borovsk (Eŭropa Ruslando)
Distrikto Borovsk (Eŭropa Ruslando)
DEC
Distrikto Borovsk
Distrikto Borovsk
situo en la eŭropa parto de Rusio
Distrikto Borovsk (Kaluga provinco)
Distrikto Borovsk (Kaluga provinco)
DEC
Distrikto Borovsk
Distrikto Borovsk
situo en la Kaluga provinco

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Borovsky District [+]
vdr

Administra centro de la distrikto estas urbo Borovsk. Aliaj urboj: Balabanovo, Jermolino. Gravaj riveroj: Protva, Istja, Rutj, Luĵa.

Fizika geografio kaj naturo redakti


La distrikto konsistas plejparte el arbaroj. La ĉefa rivero estas Protva.

Loĝantaro redakti

Loĝantaro (laŭ tutsovetiaj kaj tutrusiaj popolnombradoj):

Jaro Loĝantaro
1959 37422
1970 47137
1979 50521
1989 53698
2002 54661
2010 61401
2014 60825

Transporto redakti

Vidindaĵoj redakti

  • Borovsk - historia urbo ĉe rivero Protva kun amaso da vidindaĵoj (antikvaj konstruaĵoj, muzeoj)
  • Etnomir - privata teritorio apud vilaĝo Petrovo kun etnografia parko, montranta diversajn popolajn kulturon kaj vivon (loĝejoj kaj ekonomio kutimaj por diversaj naciecoj); ĝi enhavas kelkajn muzeojn kaj hotelojn situantajn en tradiciaj loĝejoj de diversaj popoloj; vizitado kaj loĝado tie estas pagenda kaj sufiĉe multekosta
  • Balabanovo - urbo kie estas fervoja stacio kaj granda alumeta fabriko
  • Jermolino - nova urbo ĉe rivero Protva
  • Satino - vilaĝo kie situas scienca bazo de geografia fakultato de Moskva universitato; apud la vilaĝo oni ĉiujare orzanizas festivalon de Linukso nomata LinuxFest (esperante Linuksfest)[1]
  • Timaŝovo - vilaĝo kie naskiĝis fama pentristo Prjaniŝnikov
  • Komlevo - vilaĝo apud Borovsk kie naskiĝis rusia militisto admiralo Senjavin
  • Ozjornoje - vilaĝo kie situas ĉasbazejo "Ozjornoje"[2]

Referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Eksteraj ligiloj redakti