Distrikto Neckar-Odenwald

distrikto de Baden-Virtembergo en Germanio
(Alidirektita el Distrikto Buchen)
Blazono Situo en Germanio
blazono situo en Germanio
bazaj informoj
federacia lando: Baden-Virtembergo
distriktaro: Karlsruhe
regiona ligo: metropola regiono Rhein-Neckar
administra sidejo: Mosbach
areo: 1 126 km²
Loĝantoj: 145 493 (fine de decembro 2022)
Loĝdenso: 126 po km²
Aŭtokodo: MOS (Mosbach)
Oficiala kodo: 08225
Situo en Baden-Virtembergo

La distrikto Neckar-Odenwald situas en la nordokcidento de la germana federacia lando Baden-Virtembergo, kaj norde limas kun la najbara lando Hesio. Ĝia administra sidejo estas la urbo Mosbach. La distrikto estas parto de la distriktaro Karlsruhe kaj de la regiona ligo metropola regiono Rhein-Neckar. La distrikto havas areon de 1 304 km², kaj fine de decembro 2022 ĝi havis 145 493 loĝantojn.

Geografia situo redakti

La teritorio apartenas al la suda parto de la mezmontaro Odenwald. En Buchen troveblas impona stalaktita kaverno.

 
la monto Katzenbuckel ĉe Eberbach


Administra divido redakti

La distrikto konsistas el 27 komunumoj, el kiuj 6 estas urboj. En la sekva listo inter krampoj aldoniĝas la respektiva nombro de loĝantoj laŭ la stato fino de septembro 2006.

Urboj:

  1. Adelsheim (5.368)
  2. Buchen (Odenwald) (18.820)
  3. Mosbach (24.963)
  4. Osterburken (6.514)
  5. Ravenstein (3.058)
  6. Walldürn (11.934)

Neurbaj komunumoj:

  1. Aglasterhausen (5.012)
  2. Billigheim (5.880)
  3. Binau (1.385)
  4. Elztal (6.118)
  5. Fahrenbach (2.880)
  6. Hardheim (7.414)
  7. Haßmersheim (4.945)
  8. Höpfingen (3.271)
  9. Hüffenhardt (2.069)
  10. Limbach (4.533)
  11. Mudau (5.048)
  12. Neckargerach (2.395)
  13. Neckarzimmern (1.536)
  14. Neunkirchen (1.795)
  15. Obrigheim (5.272)
  16. Rosenberg (2.232)
  17. Schefflenz (4.270)
  18. Schwarzach (3.188)
  19. Seckach (4.427)
  20. Waldbrunn (4.953)
  21. Zwingenberg (742)

Iuj urboj kaj/aŭ komunumoj interkonsentis kune oferti partojn de la publikaj servoj kadre de administraj komunumaroj. Tiuj grupigoj en la supra listo (laŭ la nuna stato) ne aparte listiĝas.

Eksteraj ligiloj redakti