Distrikto Duminiĉi (Kaluga provinco)

Distrikto Duminiĉi (Duminiĉskij, ruse Думи́ничский райо́н) estas municipa distrikto de Kaluga provinco (Rusio). Ĝi situas centre de la provinco kaj limas kun distriktoj Suĥiniĉi, Kirov, Uljanovo, Ĥvastoviĉi, Ĵizdra, Ludinovo.

Situo de la distrikto en Kaluga provinco

Administra centro de la distrikto estas urbotipa loĝloko Duminiĉi.