Distrikto Erlangen-Höchstadt

Blazono Mapo
blazono mapo
bazaj informoj
federacia lando: Bavario
distriktaro: Meza Frankonio
administra sidejo: Erlangen
areo: 564 km²
loĝantoj: 137 262
(fine de decembro 2019)
Aŭtokodo: ERH
Municipokodo: 09572
Komunumoj: 25
Administreja adreso: Marktplatz 6
91054 Erlangen
Retejo: www.erlangen-hoechstadt.de
Situo ene de Bavario
situo de la distrikto en Bavario

La distrikto Erlangen-Höchstadt (germane: Landkreis) situas en la nordo de la federacia lando Bavario de Germanio. La urbo Erlangen estas la administra centro de la distrikto. Sur ties areo de 565 km² fine de decembro 2019 loĝis 137 262 homoj; do meznombre 228 sur unu kvadrata kilometro. En tuta Bavario la koncerna nombro estas 176, en Germanio 231. En la sekva skema mapo la distrikto Erlangen-Höchstadt estas signita per 22. Granda parto de la distrikta areo apartenas al la arbara regiono Steigerwald.

Karte-Bayern-Landkreise.png

Najbaraj distriktoj estas (de nordo laŭ iro de horloĝo) Fürth, Neustadt an der Aisch-Bad Windsheim, Bamberg, Forchheim kaj Nürnberger Land, krome la urboj Nürnberg kaj Erlangen. La urbo Erlangen ne apartenas al la distrikto, tamen ĝi estas ties administra centro.