Distrikto Gazimağusa

La distrikto Gazimağusa - turke Gazimağusa İlçesi, greke Επαρχία Γκαζιμαγούσα - estas administra unuo de la Turka Respubliko Norda Kipro, oficiale rekonita nur fare de Turkio. Ĝi estas dividita en tri subdistriktoj, nomataj Mağusa, Akdoğan kaj Geçitkale.[1] Ĝia administra centro estas la urbo Famagusta, turke nomata GazimağusaMağusa. En 2006 en la distrikto vivis 63 603 loĝantoj.[1] Distriktestro, turke laŭ tradicia titolo de la Otomana Imperio nomata kaymakam, estas Beran Bertuğ.

situo de la distrikto Gazimağusa en Norda Kipro

La distrikto İskele estis disigita el la origina distrikto Gazimağusa en 1998.

Referencoj redakti