Distrikto Gdansko

distrikto en Pollando
(Alidirektita el Distrikto Gdański)

La distrikto Gdansko - pole powiat gdański - estas distrikto en la administra provinco (historie vojevodio) Pomerio de Pollando. Ĉefurbo estas la urbo Pruszcz Gdański (jen pole, germane Praust, kaŝube Pruszcz, Pruszcz Gduńsczi, kiu situas iom sude de la tiel nomata Triurbo el Gdansko, Sopot kaj Gdynia. La urbo Gdansko mem, kiu donis la nomon al la distrikto, ne apartenas al la distrikta areo, sed nur duone ĉirkaŭatas de ĝi. Fine de 2019 en la distrikto vivis 118 489 loĝantoj.

Distrikto Gdansko
Pola nomo powiat gdański
Flago Blazono
Situo en regiono
Mapo
Distrikto
Provinco Pomeria provinco
Ĉefurbo Pruszcz Gdański
Kvanto de komunumoj:
    urbaj 1
    urbo-kampaj -
    kampaj 7
Urbeco 28,28
Areo 793,17 km2
Loĝantaro 118489 (en 2019)
Loĝdenso 149/km2
Aŭtokodo GDA
TERYT 6.22.29.04.00.0
Estro Stefan Skonieczny
Adreso de estraro ul. Wojska Polskiego 16
Poŝtkodo de estraro 83-000
Telefono de estraro 58 683-53-90
Fakso de estraro 58 683-48-99
Retpaĝaro de distrikto http://www.powiat-gdanski.pl
vdr

Eksteraj ligiloj redakti

 
Pruszcz Gdański