Distrikto Grevenmacher

blazono mapo
ne havas blazonon situo de la distrikto en Luksemburgio
Bazaj informoj

      ● Luksemburgo
            ● Distrikto Grevenmacher

ISO-kodo: LU-G
Areo: 525 km²
Loĝantaro: 64978
(stato de januaro 2014)[1]
Loĝdenso: 115 loĝantoj po km²
(en 2010)

La distrikto Grevenmacher estis distrikto en la Grandduklando Luksemburgio kaj konsistis el la kantonoj Echternach, Grevenmacher kaj Remich. Ĝi situis en la oriento de la Grandduklando Luksemburgio kaj norde plus oriente limis je la federaciaj landoj Rejnlando-Palatinato kaj Sarlando de Germanio, sude je la regiono Loreno de Francio kaj okcidente je la aliaj du luksemburgiaj distriktoj Luksemburgo kaj Diekirch. Komence de januaro 2014 en la distrikta teritorio vivis 64978 loĝantoj.

La distrikto konsistis el la sekvaj tri kantonoj:

  1. kantono Echternach,
  2. kantono Grevenmacher kaj
  3. kantono Remich

La distriktoj estis abolitaj la 3-an de oktobro 2015.

NotojRedakti

  1. ŝtata statistika oficejo "loĝantoj laŭ kantonoj kaj komunumoj 1821-2014" (france)