Distrikto Groß-Gerau

Blazono Mapo
blazono situo de la distrikto en Germanio
Bazaj datumoj
Federacia Lando: Hesio
Distriktaro: distriktaro Darmstadt
Administra urbo: Groß-Gerau
Areo: 453 km²
Loĝantoj: 280 308
(fine de decembro 2022)
Loĝdenso: 568
Aŭtokodo: GG
Municipokodo: 06433
Komunumoj: 14
Adreso de la
distrikta administracio:
Wilhelm-Seipp-Straße 4
64521 Groß-Gerau
rete: www.kreisgg.de
retpoŝte: info@kreisgg.de
situo de la distrikto en Hesio
situo de la distrikto en Hesio

La distrikto Groß-Gerau situas en la distriktaro Darmstadt de la germana federacia lando Hesio. La distrikto havas areon de 453 km², kaj fine de decembro 2022 ĝi havis 280 308 loĝantojn. La distrikto apartenas al la ekonomia regiono Rejno-Majno.

Najbaras norde la eksterdistriktaj urboj Wiesbaden kaj Frankfurto ĉe Majno plus inter ili la distrikto Main-Taunus, oriente la distriktoj Offenbach kaj Darmstadt-Dieburg, kaj sude la distrikto Bergstraße. Okcidente la rivero Rejno estas natura limo al la najbara federacia lando Rejnlando-Palatinato. Tie situas, najbare al la distrikto Groß-Gerau, interalie la distriktoj Alzey-Worms kaj Mainz-Bingen plus la eksterdistrikta urbo Mainz.

Urbaj kaj neurbaj komunumoj redakti

(inter krampoj loĝantoj laŭ stato fine de decembro 2022)

Urboj

Pliaj komunumoj

Esperanto en la distrikto redakti

En Rüsselsheim ekestis Esperanto-grupo dum junio 1925. En 1927 aliĝis al ĝi Alfred Schmidt, kiu fariĝis post la Dua Mondmilito unua urba konsilisto, t.e. anstataŭa urbestro, kaj agadis por Esperanto ĝis sia korinfarkto dum la Germana Esperanto-Kongreso 1975. Inter la 27-a de decembro 1962 kaj la 3-a de januaro 1963 la 6-a Internacia Seminario de Germana Esperanto-Junularo okazis en Rüsselsheim kaj pritraktis la temon "Ĉu naciismon sekvos internaciismo?". La urba Esperanto-grupo mortis fine de la 1990-aj jaroj, kaj en 2007 la urba biblioteko de Rüsselsheim donacis siajn preskaŭ 200 Esperanto-librojn pro manko de spaco kaj de lokaj interesatoj al la Esperanto-Grupo Wiesbaden.

En Bischofsheim post fuĝo al okcidenta Eŭropo dum la 1980-aj kaj 1990-aj jaroj vivis la studentino kaj estraranino de Ĉeĥa Esperanto-Junularo Marie Pecková, kiu kunlaboris en la grupo de Wiesbaden, kaj en Riedstadt komence de la 2000-aj jaroj dum pluraj jaroj kiel kuracisto laboris la eksa movada aktivulo Thomas Pusch.

Eksteraj ligiloj redakti


  Administra divido de Hesio
distriktaroj

distriktaro Kassel (la nordo) | distriktaro Gießen (la mezo) | distriktaro Darmstadt (la sudo)

distriktoj

Bergstraße | Darmstadt-Dieburg | Fulda | Gießen | Groß-Gerau | Hersfeld-Rotenburg | Hochtaunus | Kassel | Lahn-Dill | Limburg-Weilburg | Main-Kinzig | Main-Taunus | Marburg-Biedenkopf | Odenwald | Offenbach | Rheingau-Taunus | Schwalm-Eder | Vogelsberg | Waldeck-Frankenberg | Werra-Meißner | Wetterau

eksterdistriktaj urboj

Darmstadt | Frankfurto ĉe Majno | Kaselo | Offenbach | Wiesbaden