Blazono Mapo
blazono mapo
bazaj informoj
federacia lando: Nordrejn-Vestfalio
distriktaro: Detmold
administra sidejo: Höxter
areo: 1199 km²
loĝantoj: 141 819 (fine de decembro 2022)
aŭtokodo: HX (Höxter)

La distrikto Höxter situas en la nordoriento de la germana federacia lando Nordrejn-Vestfalio. Ĝia administra sidejo estas la urbo Höxter. La distrikto ekestis dum la jaro 1975 per kunigo de la ĝistiamaj distriktoj Höxter kaj Warburg. Historie la nuna distrikto identas kun la antaŭa "distrikto Oberwalden" de la eksa princepiskopejo Paderborn, dum la najbara distrikto Paderborn historie estis la antaŭa "distrikto Unterwalden" de la eksa princepiskopejo.

Al la distrikto Höxter najbaras la distriktoj Lippe norde, Holzminden kaj Northeim (ambaŭ en Malsupra Saksio) oriente, Waldeck-Frankenberg sudoriente, Kassel oriente kaj sude (ambaŭ en Hesio), Hochsauerland sude kaj Paderborn okcidente. La distrikto havas la kompare malaltan nombron de po 128 loĝantoj laŭ kvadrata kilometro kaj estas la malplej dense loĝata distrikto de la federacia lando Nordrejn-Vestfalio.

Administra divido redakti

La distrikto konsistas el la sekvaj 10 urboj, kiuj jen en la sekva listo listiĝas alfabete. Inter krampoj aldoniĝas la respektiva nombroj de loĝantoj laŭ stato fine de decembro 2022.

  1. Bad Driburg (19 390)
  2. Beverungen (13 238)
  3. Borgentreich (8761)
  4. Brakel (16 372)
  5. Höxter (28 709)
  6. Marienmünster (4970)
  7. Nieheim (6157)
  8. Steinheim (12 612)
  9. Warburg (23 322)
  10. Willebadessen (8288)

Eksteraj ligiloj redakti