Distrikto Iznoski (Kaluga provinco)

Distrikto Iznoski (Iznoskovskij, ruse Износковский район) estas municipa distrikto de Kaluga provinco (Rusio). Ĝi situas norde de la provinco kaj limas kun distriktoj Medinj, Dzerĵinskij, Juĥnov. Krome, ĝi limas kun Moskva regiono kaj Smolenska provinco.

Situo de la distrikto en Kaluga provinco

Administra centro de la distrikto estas vilaĝo Iznoski.