Distrikto Janowski

distrikto en Pollando

Distrikto Janów LubelskiDistrikto Janowski (pole Powiat Janowski) estas distrikto en la provinco (historie vojevodio) Lublinio de Pollando. Distrikta centro estas la urbo Janów Lubelski. Fine de 2019 en la distrikto vivis 45 709 loĝantoj.

Distrikto Janowski
Pola nomo powiat janowski
Blazono
Situo en regiono
Distrikto
Provinco Lublinio
Ĉefurbo Janów Lubelski
Kvanto de komunumoj:
    urbaj -
    urbo-kampaj 1
    kampaj 6
Urbeco 24,67
Areo 875,34 km2
Loĝantaro 45 709 (en 2019)
Loĝdenso 54,84/km2
Aŭtokodo LJA
TERYT 3.06.09.05.00.0
Estro Artur Pizoń
Adreso de estraro ul. J. Zamoyskiego 59
Poŝtkodo de estraro 23-300
Telefono de estraro 15 872-03-09
Fakso de estraro 15 872-05-59
vdr

Dua mondmilito redakti

  • 14.10.1942: Germanoj murdis 21 personojn dum masakro de la vilaĝo Otrocz
  • 2.02.1944: Kelkmila germana ekspedicio de SS kaj Wehrmacht, helpata de artilerio kaj ukrainaj kunlaborantoj en arbaroj de la distrikto murdis en ses vilaĝoj Borów, Szczecyn, Wólka Szczecka, Łążek Zaklikowski, Łążek Chwałowski kaj Karasiówka, 800 - 1 300 polojn, kune kun centoj de virinoj kaj infanoj. Junaj virinoj antaŭ morto estis seksperfortataj, la beboj pikataj per bajonetoj, vivaj virinoj, maljunuloj kaj invalidoj ĵetataj al flamantaj domoj.

Eksteraj ligiloj redakti

 
la urbocentro de Janów Lubelski