Distrikto Kirchdorf
distrikto de Aŭstrio
La Distrikto KIRCHDORF (germane: Bezirk Kirchdorf, antaŭe pli longe Bezirk Kirchdorf an der Krems) troviĝas en la suda parto de la aŭstria federacia lando Supra Aŭstrio. Distrikta ĉefurbo estas Kirchdorf an der Krems. Laŭ la stato de la jaro 2021 en la distrikto vivis 57 163 personoj sur areo de 1 239,79 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 46 loĝantoj/km².
Distrikto Kirchdorf | |
Mapo | |
![]() | |
Statistikaĵoj | |
Ŝtato | ![]() |
---|---|
Federacia lando | |
Ĉefurbo | Kirchdorf an der Krems |
Areo | 1 239,79 km² |
Loĝantaro | 57 163 loĝantoj (en 2021) |
Loĝdenso | 46 loĝantoj/km² |
Horzono | UTC+1 UTC+2 (marto ĝis oktobro) |
Retejo | Oficiala retejo |
La teritorio situas sude de la urbo Wels kaj limas en horloĝa direkto de nordo al la distriktoj Wels-Land, Linz-Land kaj Steyr-Land de Supra Aŭstrio, al la distrikto Liezen de Stirio kaj al la distrikto Gmunden de Supra Aŭstrio.