Distrikto Krakovo
La Distrikto Krakova - pole Powiat krakowski - estas distrikto en la provinco Malgrandpollando de Pollando, kiu fondiĝis post nacia administra reformo en 1999. Ĝia ĉefurbo estas Krakovo, kiu tamen ne apartenas al la distrikta areo, sed nur je tri kvaronoj ĉirkaŭatas de ĝi. Fine de 2019 en la distrikto vivis 279 239 loĝantoj. !-- Por vikidatumoj: fine de 2019 estis 279 239. -->
Distrikto Krakovo | |||
Pola nomo | powiat krakowski | ||
| |||
Distrikto | |||
---|---|---|---|
Provinco | Malgrandpollanda Provinco | ||
Ĉefurbo | Krakovo | ||
Kvanto de komunumoj: | |||
urbaj | - | ||
urbo-kampaj | 5 | ||
kampaj | 12 | ||
Urbeco | 18,08 | ||
Areo | 1229,62 km2 | ||
Loĝantaro | 279239 (en 2019) | ||
Loĝdenso | 227/km2 | ||
Aŭtokodo | KRA | ||
TERYT | 2.12.15.06.00.0 | ||
Estro | Wojciech Pałka | ||
Adreso de estraro | al. Słowackiego 20 | ||
Poŝtkodo de estraro | 30-037 | ||
Telefono de estraro | 12 633-52-94 | ||
Fakso de estraro | 12 633-52-94 | ||
Retpaĝaro de distrikto | http://www.powiat.krakow.pl | ||
La distrikton formas jenaj komunumoj:
- urbo-kampaj: Krzeszowice, Skała, Skawina, Słomniki, Świątniki Górne;
- kampaj: Czernichów, Igołomia-Wawrzeńczyce, Iwanowice, Jerzmanowice-Przeginia, Kocmyrzów-Luborzyca, Liszki, Michałowice, Mogilany, Sułoszowa, Wielka Wieś, Zabierzów, Zielonki;
- urboj: Krzeszowice, Skała, Skawina, Słomniki, Świątniki Górne.
Demografio
redaktiListo de la komunumoj laŭ loĝantaro:
- Skawina
- Krzeszowice
- Zabierzów
- Liszki
- Zielonki
- Słomniki
- Kocmyrzów-Luborzyca
- Czernichów
- Mogilany
- Jerzmanowice-Przeginia
- Skała
- Wielka Wieś
- Świątniki Górne
- Iwanowice
- Igołomia-Wawrzeńczyce
- Michałowice
- Sułoszowa
Distrikto Krakovo
redaktiDistrikto Krakovo (germane: Distrikt Krakau) krome estis administra unuo de Ĝenerala Gubernio en la okupata Pollando de la 26-a de oktobro 1939 ĝis la 18-a de januaro 1945. Populacio de la distrikto en 1943 egalis al ĉirkaŭ 4 milionoj da personoj.
Sur teritorio de la distrikto agis pola subtera administracio, daŭriganta vojevodion de Krakovo de la Dua Pola Respubliko.