Distrikto Löbau-Zittau

La Distrikto Löbau-Zittau (germane: Landkreis) estis parto de la Respubliko Saksio, kiu estas federacia lando de Germanio, en la ekstrema oriento de la lando. La distrikto ekzistis ĝis la 31-a de julio 2008. La 1-an de aŭgusto 2008 ĝi kun la iama distrikto Niederschlesische Oberlausitz kaj la antaŭa eksterdistrikta urbo Görlitz kunfandiĝis al nova distrikto Görlitz.

Distrikto Löbau-Zittau
Origina nomo Landkreis Löbau-Zittau

Landkreis
Administrado
Lando Germanio
Estas parto de Saksio
Administra centro Zittau
Demografio
Loĝantaro (laŭ la stato de 2003-12-31) 147 847
Loĝdenso 212 loĝ./km²
Geografio
Areo 698,52 km²
Distrikto Löbau-Zittau sur la mapo de Saksio
Distrikto Löbau-Zittau sur la mapo de Saksio
Geografia situo 50° 54′ 0″ N, 14° 48′ 0″ O (mapo)50.914.8Koordinatoj: 50° 54′ 0″ N, 14° 48′ 0″ O (mapo) [+]
Distrikto Löbau-Zittau (Germanio)
Distrikto Löbau-Zittau (Germanio)
DEC
Distrikto Löbau-Zittau
Distrikto Löbau-Zittau
Situo de Distrikto Löbau-Zittau
Kodoj
ISO 3166-2 DE
Aŭtaj kodoj ZI
Eksteraj paĝoj
La oficiala paĝaro
Pliaj informoj
Fondo 1994
Malfondo 2008
vdr

La urbo Zittau estis la administra centro de la distrikto. Sur ties areo de 698,52 km² loĝis 147.847 homoj; do meznombre 212 sur unu kvadrata kilometro. En tuta Saksio la koncerna nombro estas 238, en Germanio 231. En la sekvanta skema mapo la distrikto Löbau-Zittau estas signita per 10.

Najbaraj distriktoj estis norde Niederschlesischer Oberlausitzkreis, okcidente Bautzen. Oriente najbaris la eksterregiona urbo Görlitz kaj pola regiono Malsupra Silezio, en la sudo Ĉeĥio. La distrikto estis membro de la Eŭropa regiono Niso.