Distrikto Landsberg

blazono mapo
distrikta blazono situo de la distrikto en Germanio
Bazaj datumoj
Federacia Lando: Bavario
Distriktaro: Supra Bavario
Administra urbo: Landsberg am Lech
Areo: 804 km²
Loĝantoj: 123032 (fine de 2022)
Loĝdenso: 141
Aŭtokodo: LL
Municipokodo: 09181
Komunumoj: 31
Administreja adreso: Von-Kühlmann-Str. 15
86899 Landsberg am Lech
Situo ene de Bavario
situo de la distrikto en Bavario

La distrikto Landsberg ĉe rivero Lech situas en la distriktaro Supra Bavario (Oberbayern) de la germana federacia lando Bavario. Administra centro estas la samnoma urbo Landsberg am Lech. La distrikto havas areon de 804 km², kaj fine de decembro 2022 ĝi havis 123 032 loĝantojn.

Situo redakti

La distrikta teritorio de sudo al nordo estas trafluata per la rivero Lech, kies akvo survojas al la Danubo. En la pleja oriento de la distrikto situas la lago Ammersee. La plej malalta punkto de la teritorio estas 522 metrojn super la marnivelo, la plej alta 830 metrojn. De la regiono Algovio en la okcidento al la urbo Munkeno en la oriento la germana aŭtovojo A96 provizas rapidan motorveturilan konekton al la ĉirkaŭaj regionoj.

Urbaj kaj neurbaj komunumoj redakti

(nombroj de loĝantoj fine de decembro 2022)

 
rivero Lech proksime de la komunumo Kinsau

Urboj

  1. Landsberg am Lech (29551)

Merkataj komunumoj

  1. Dießen am Ammersee (10618)
  2. Kaufering (10388)

Neurbaj komunumoj

  1. Apfeldorf (1239)
  2. Denklingen (2913)
  3. Eching am Ammersee (1729)
  4. Egling an der Paar (2431)
  5. Eresing (2016)
  6. Finning (1979)
  7. Fuchstal (4129)
  8. Geltendorf (5939)
  9. Greifenberg (2249)
  10. Hofstetten (1917)
  11. Hurlach (2037)
  12. Igling (2587)
  13. Kinsau (1037)
  14. Obermeitingen (1782)
  15. Penzing (3987)
  16. Prittriching (2647)
  17. Pürgen (3673)
  18. Reichling (1704)
  19. Rott (1734)
  20. Scheuring (1967)
  21. Schondorf am Ammersee (4070)
  22. Schwifting (1027)
  23. Thaining (1094)
  24. Unterdießen (1454)
  25. Utting am Ammersee (4564)
  26. Vilgertshofen (2706)
  27. Weil (4017)
  28. Windach (3847)

Senkomunuma teritorio

  1. lago Ammersee (47,42 km² en la pleja oriento de la distrikto, en la apuda mapo helblue)
 

Komunumaroj

  1. Fuchstal
    (neurbaj komunumoj Fuchstal und Unterdießen)
  2. Igling
    (neurbaj komunumoj Hurlach, Igling kaj Obermeitingen)
  3. Prittriching
    (neurbaj komunumoj Prittriching kaj Scheuring)
  4. Pürgen
    (neurbaj komunumoj Pürgen, Hofstetten kaj Schwifting)
  5. Reichling
    (neurbaj komunumoj Apfeldorf, Kinsau, Reichling, Rott, Thaining kaj Vilgertshofen)
  6. Schondorf am Ammersee
    (neurbaj komunumoj Eching am Ammersee, Greifenberg kaj
    Schondorf am Ammersee)
  7. Windach
    (neurbaj komunumoj Eresing, Finning kaj Windach)

Eksteraj ligiloj redakti