Liestal (distrikto)

(Alidirektita el Distrikto Liestal)

La distrikto Liestal estas administra unuo de Kantono Bazelo Kampara. Ĝi havis 56897 loĝantojn la 31-an de decembro 2008. Ĝia ĉefloko estas la samnoma kantona ĉefurbo Liestal.

Distrikto Liestal
Blazono de Liestal
Centro de la urbo Liestal
Mapo de la distrikto Liestal
distrikto de SvisioDistriktoj de Kantono Bazelo Kampara
Kantono Bazelo Kampara
Ĉefloko Liestal
Koordinatoj  47° 29′ N 7° 44′ O / 47.483 °N, 7.733 °O / 47.483; 7.733 (mapo)Koordinatoj: 47° 29′ N 7° 44′ O / 47.483 °N, 7.733 °O / 47.483; 7.733 (mapo)
Nombro de loĝantoj 56897 (2008-12-31)
Areo 85,83 km²
Loĝantardenseco 662,9 loĝantoj/km²
Federacia Kodo 1203
vdr

Geografio redakti

La distrikto Liestal situas en la centro de la ceteraj kvar distriktoj de la kantono. La distrikto etendiĝas de sude al nordo en la valoj de la riveroj Ergolz kaj Frenke, kiu kunfluas en Liestal kaj poste alfluas kiel Ergolz en Partteln, kiu situas ĉe la norda fino de la distrikto al la rivero Rejno.

Dum la norda parto de la distrikto aspektas urbeca, la sudo konservis kamparan karakteron kaj estas multe malpli dense loĝata.

Trafiko redakti

Tra la distrikto pasas de nordo al sudo la grava fervojlinio de Bazelo al Olten kaj Berno respektive Lucerno kaj Tiĉino unuflanke kaj la linio tra Frick, Brugg, Baden al Zuriko kaj Koiro. La urbo Pratteln, kiu fakte formas parton de la aglomeraĵo de Bazelo, estas ankaŭ ligita al la tramreto de Bazelo. De Liestal la mallarĝŝpura Waldenburg-Fervojo kondukas al Waldenburg.

Pasas tra la distrikto la naciaj aŭtoŝoseoj A2 de Bazelo al Tiĉino kaj A8 de Bazelo al Zuriko.

Historio redakti

La distrikto Liestal estiĝis el la mezepoka regejo Liestal, kiu ek de 1585 estis voktejo en Kantono Bazelo. Post la Helveta Revolucio de 1798 ĝis 1803 ĝi estis distrikto de la Helveta Respubliko. Tiam ĝis la Bazela Kantondisiĝo ĝi estis denove distrikto de la malnova Kantono Bazelo por poste fariĝi ek de 1833 distrikto de la nova duonkantono Bazelo Kampara.

Komunumoj de la distrikto Liestal redakti

La distrikto Liestal konsistas (je komenco de 2009) el 14 politikaj komunumoj. Du el ili, nome la ĉefurbo Liestal kaj Pratteln estas urboj. Jen la listo de la komunumoj:

Blazono Nomo Loĝantoj
(2008-12-31)
Areo
en km²
Komunumkodo
  Arisdorf 1533 9.99 2821
  Augst 887 1.64 2822
  Bubendorf 4363 10.81 2823
  Frenkendorf 6128 4.58 2824
  Füllinsdorf 4319 4.62 2825
  Giebenach 976 1.32 2826
  Hersberg 307 1.67 2827
  Lausen 4840 5.56 2828
  Liestal 13'458 18.21 2829
  Lupsingen 1332 3.12 2830
  Pratteln 15'152 10.70 2831
  Ramlinsburg 714 2.24 2832
  Seltisberg 1337 3.57 2833
  Ziefen 1551 7.80 2834
Total (14) 56'897 85.83 1303

Eksteraj ligiloj redakti