Distrikto Mátészalka
distrikto en Hungario
La Distrikto Mátészalka [mAtEsalka], (hungare Mátészalkai járás) estas distrikto en Hungario, en regiono Norda Ebenaĵo, en departemento Szabolcs-Szatmár-Bereg. Ĝi situas sur ebenaĵo laŭ rivero Szamos en la meza kaj sudorienza partoj de la departemento (en la nordorienta parto de la lando).
Distrikto Mátészalka | |||
---|---|---|---|
Distrikto | |||
distrikto de Hungario [+] | |||
Lando | Hungario | ||
Regionoj | Norda Ebenaĵo, Departemento Szabolcs-Szatmár-Bereg | ||
Ĉefurbo | Mátészalka | ||
- koordinatoj | 48° N, 22° O (mapo)47.9166666722.33333333Koordinatoj: 48° N, 22° O (mapo) | ||
Akvokolektejo | 624,7 km² (62 470 ha) [+] | ||
Areo | 624,7 km² (62 470 ha) [+] | ||
Loĝantaro | 60 077 [+] (1-a de oktobro 2022) | ||
Denseco | 96,17 loĝ./km² [+] [+] | ||
Horzono | UTC+01:00, UTC+02:00 [+] | ||
Distrikto Mátészalka | |||
La distrikta ĉefurbo estas Mátészalka, kiu estas urbo, krome estas ankaŭ aliaj 2 urboj kaj 3 grandvilaĝoj, la ceteraj 20 estas vilaĝoj.
La areo estas 624,70 km², kie loĝas 64 810 homoj. La loĝantoj okupiĝas precipe pri agrikulturo, (fruktoj, terpomoj, maizoj) kaj bestobredadoj.
Historio
redaktiTiu distrikto funkciis jam inter 1886-1983, sed ĝis 1950 ĝi apartenis al departemento Szatmár. La distrikta sistemo ne funkciis en Hungario inter 1983-2013.
Komunumoj
redakti- distrikta ĉefurbo kaj urbo: Mátészalka
- aliaj urboj:
- grandvilaĝoj:
- Hodász
- Mérk, kiu administras ankaŭ vilaĝon Tiborszállás
- Ököritófülpös, kiu administras ankaŭ vilaĝojn Géberjén kaj Rápolt
- vilaĝoj:
- Fábiánháza , kiu administras ankaŭ vilaĝon Vállaj
- Győrtelek , kiu administras ankaŭ vilaĝon Fülpösdaróc
- Jármi, kiu administras ankaŭ vilaĝon Papos
- Kántorjánosi
- Kocsord
- Nagydobos
- Nyírcsaholy
- Nyírkáta
- Nyírmeggyes
- Ópályi
- Őr, kiu administras ankaŭ vilaĝon Nyírparasznya
- Szamosszeg, kiu administras ankaŭ vilaĝon Szamoskér
Fontoj
redakti- la datenoj venis el la Hungara Vikipedio