Distrikto Main-Tauber

distrikto de Baden-Virtembergo en Germanio
(Alidirektita el Distrikto Mergentheim)
Blazono Situo en Germanio
blazono situo en Germanio
bazaj informoj
Federacia lando: Baden-Virtembergo
Distriktaro: Stuttgart
Regiona ligo: Hajlbrono-Frankonio
Administra sidejo: Tauberbischofsheim
Areo: 1 304 km²
Loĝantoj: 134 745 (fine de decembro 2022)
Loĝdenso: 100 po km²
Aŭtokodo: TBB (Tauberbischofsheim)
Oficiala kodo: 08128
Komunumoj: 18
Situo ene de Baden-Virtembergo
situo de la distrikto en Baden-Virtembergo

La distrikto Main-Tauber situas en la nordoriento de la germana federacia lando Baden-Virtembergo. Ĝi norde limas kun la najbaraj federaciaj landoj Hesio kaj Bavario. Administra centro estas la pitoreska mezepoka urbo Tauberbischofsheim. La distrikto havas areon de 1 304 km², kaj fine de decembro 2022 ĝi havis 134 745 loĝantojn.

Geografia situo redakti

La distrikto apartenas al la plej orienta parto de la mezmontaro Odenwald, la tiel nomata Bauland.

Administra divido redakti

La distrikto konsistas el 18 komunumoj, el kiuj 11 estas urboj. En la sekva listo inter krampoj aldoniĝas la respektiva nombro de loĝantoj laŭ la stato fino de septembro 2006.

Urboj:

  1. Bad Mergentheim (22.457)
  2. Boxberg (7.245)
  3. Creglingen (4.894)
  4. Freudenberg (3.985)
  5. Grünsfeld (3.808)
  6. Külsheim (5.675)
  7. Lauda-Königshofen (15.106)
  8. Niederstetten (5.462)
  9. Tauberbischofsheim (13.312)
  10. Weikersheim (7.584)
  11. Wertheim (24.365)

Neurbaj komunumoj:

  1. Ahorn (2.312)
  2. Assamstadt (2.090)
  3. Großrinderfeld (4.083)
  4. Igersheim (5.633)
  5. Königheim (3.282)
  6. Werbach (3.570)
  7. Wittighausen (1.716)

Eksteraj ligiloj redakti