Distrikto Oberberg

blazono mapo
distrikta blazono situo de la distrikto Oberberg en Germanio
Bazaj informoj
federacia lando: Nordrejn-Vestfalio
distriktaro: Kolonjo
regiona ligo: Rejnlando
administra urbo: Gummersbach
areo: 918 km2
loĝantoj: 275 404 (fine de decembro 2022)
loĝantoj po km²: 316
aŭtokodo: GM
komunumoj: 13
situo de la distrikto ene de Nordrejn-Vestfalio
situo de la distrikto ene de Nordrejn-Vestfalio

La distrikto Oberberg (germane Oberbergischer Kreis) situas en la federacia lando Nordrejn-Vestfalio de Germanio, kaj apartenas al la distriktaro Kolonjo. Administra centro estas la urbo Gummersbach.

La distrikto havas areon de 918 km², kaj fine de junio 2006 ĝi havis 289.073 loĝantojn.

Geografio redakti

La distrikto ampleksas la sudorientan parton de la monteta kaj historie malurba regiono Bergisches Land - la eksa mezepoka Duklando Berg - plena je densaj arbaroj. Tuj norde troviĝas la valeto de la rivero Wupper, kaj la norda parto de la arbara regiono, pli norde sekvas la vala ebenaĵo de la rivero Ruhr, kaj ene de ĝi la intense industriigita Ruhr-regiono. Sudokcidente najbaras la urba kaj industriigita ĉirkaŭaĵo de la urbego Kolonjo kaj la ĉirkaŭaĵo de la malpli industrie strukturigita universitata urbo Bonno borde de la rivero Rejno. La industriigo de la 19-a jarcento, kiu forte ŝanĝis la strukturon de la norda Ruhr-regiono kaj la sudokcidenta ĉirkaŭaĵo de Kolonjo, ankaŭ en la pli trankvila distrikto Oberberg kreskigis plurajn urbojn.

Administra disdivido redakti

Administra divido redakti

La distrikto konsistas el 13 komunumoj, el kiuj 7 estas urboj. En la sekva listo inter krampoj aldoniĝas la respektiva nombroj de loĝantoj laŭ stato fine de decembro 2022.

Urboj
  1. Bergneustadt (18 633)
  2. Gummersbach (52 001)
  3. Hückeswagen (14 825)
  4. Radevormwald (22 222)
  5. Waldbröl (19 949)
  6. Wiehl (25 314)
  7. Wipperfürth (21 112)
Neurbaj komunumoj
  1. Engelskirchen (19 584)
  2. Lindlar (21 665)
  3. Marienheide (13 710)
  4. Morsbach (10 293)
  5. Nümbrecht (17 486)
  6. Reichshof (18 610)
 
Urboj, valoj kaj akvobaraĵoj de la distrikto
 
la urbaj kaj komunumaj limoj ene de la distrikto

Eksteraj ligiloj redakti