Distrikto Oberspreewald-Lausitz
blazono | mapo |
---|---|
![]() |
![]() |
Bazaj datumoj | |
Federacia lando: | Brandenburgio |
Administra urbo: | Senftenberg |
Areo: | 1 795 km² |
Loĝantoj: | 109 371 (fine de decembro 2019) |
Loĝdenso: | 95 po km² |
Aŭtokodo: | OSL |
Municipokodo: | 12066 |
Komunumoj: | 25 |
Situo ene de Brandenburgio | |
![]() |
La distrikto Oberspreewald-Lausitz (germane: Landkreis, nomata laŭ la regionoj supra (suda) parto de la Spree-arbaro, Spreewald, kaj Luzacio, Lausitz) situas en la sudo de la federacia lando Brandenburgio de Germanio. La urbo Senftenberg estas la administra centro de la distrikto. Sur ties areo de 1 216,61 kvadrataj kilometroj fine de decembro 2019 loĝis 109 371 homoj; do meznombre 95 sur unu kvadrata kilometro. En tuta Brandenburgio la koncerna nombro estas 87, en Germanio 231. En la sekva skema mapo la distrikto Oberspreewald-Lausitz estas signita per 7.
Najbaraj distriktoj estas okcidente Elbe-Elster, norde Dahme-Spreewald, oriente Spree-Neiße. En la sudo limas la saksaj distriktoj Kamenz kaj Riesa-Großenhain. La nordsoraba nomo de la dulingva Distrikto Oberspreewald-Lausitz estas Wokrejs Gorne Błota-Łužyca.
Urbaj kaj neurbaj komunumoj redakti
Post administra reformo de la jaro 2003, kiu reduktis la nombron de memstaraj komunumoj, la distrikto ankoraŭ konsistas el 25 komunumoj, el ili 9 kun urbaj rajtoj. Laŭ oficiala komunikaĵo de 2008 tri komunumoj oficiale estas dulingvaj - en ili samrajte oficialas la germana kaj malsuprasoraba lingvoj.[1]
(inter krampoj la nombro de loĝantoj fine de decembro 2019)[2]
Urboj
¹ urbo kun membreco en komunumaro
- Calau (7720)
- Großräschen (8471)
- Lauchhammer (14 336)
- Lübbenau (Spreewald) – Lubnjow (Błota) (15 977)
- Ortrand ¹ (2051)
- Ruhland ¹ (3712)
- Schwarzheide (5635)
- Senftenberg (23 895)
- Vetschau (Spreewald) – Wětošow (Błota) (7941)
Neurbaj komunumoj sen membreco en komunumaro
- Schipkau (6661)
Komunumaroj kaj membraj komunumoj
1 Altdöbern (5541)
|
2 Ortrand (6031)
|
3 Ruhland (7163)
|
Eksteraj ligiloj redakti
Referencoj redakti
- ↑ Amtsblatt für Brandenburg ("oficiala periodaĵo por Brandenburgio"), 19-a jarkolekto, n-ro 19 de la 14-a de majo 2008, paĝoj 1234 ĝis 1236 germane
- ↑ fonto: landa statistika oficejo, germane