Distrikto Puławy

distrikto en Pollando

Distrikto Puławy - pole powiat puławski - estas distrikto en la provinco (historie vojevodio) Lublinio de Pollando. Distrikta centro estas la urbo Puławy. Fine de 2019 en la distrikto vivis 113 173 loĝantoj.

Distrikto Puławy
Pola nomo powiat puławski
Flago Blazono
Situo en regiono
Mapo
Distrikto
Provinco Lublinio
Ĉefurbo Puławy
Kvanto de komunumoj:
    urbaj 1
    urbo-kampaj 2
    kampaj 8
Urbeco 49,54
Areo 933 km2
Loĝantaro 113 173 (en 2019)
Loĝdenso 125,58/km2
Aŭtokodo LPU
TERYT 3.06.09.14.00.0
Estro Danuta Smaga
Adreso de estraro al. Królewska 19
Poŝtkodo de estraro 24-100
Telefono de estraro 81 886-42-61
Fakso de estraro 81 886-51-92
Retpaĝaro de distrikto http://www.pulawy.powiat.pl/
vdr

Historio redakti

  • En dokumentoj de pola historiisto Jan Długosz (legu: Dŭugoŝ) "Liber Beneficiorum" / "Librego de la feŭdaj kamparoj" estas menciitaj la jenaj vilaĝoj de la distrikto: Jaworzec (legu: Javoĵec), Karczmiska (legu: Karĉmiska), Rzeczyca (legu: Ĵeĉica), Skowieszyn (legu: Skovjeŝin), Wietrzna Góra (legu: Wjetĵna Gura) / Venta Monto t.e. la nuna Kazimierz Dolny (legu: Kazimieĵ Dolni) kaj Wojszyn (legu: Vojŝin), kiuj apartenis al la ordenoj de Benediktanoj el Łysa Góra / Kalva Monto, kaj poste al la ordeno Norbertaninoj el Zwierzyniec apud Krakovo (el la 11-a kaj 12-a jc).
  • En la jaroj 1867 - 1915 laŭ la ukazo de la rusa caro en Kongresa Pollando el la 1867 en la Lublino-gubernio estis la Novaleksandra Distrikto.

Dua mondmilito

  • 22.02.1942: Soldatoj de Kamparanaj Batalionoj likvidis gvidanton de laboroficejo en Wąwolnica
  • 21.11.1943: Germanaj kaj ukrainaj policanoj bruligis parton de Czesławice kaj mortigis 10 personojn

Interesaj monumentoj de arkitekturo kaj kulturo redakti

  • Puławy (legu: Puŭavi) - la ensemblo park-palaca de la Czartoryski-nobelaro (la palaco, la Sibilo-sanktejo, la Gotika Dometo, la Rotundo-preĝejo).
  • Kazimierz Dolny (legu: Kazimieĵ Dolni) / Kazimiro Malsupra - bele lokita urbo kun bela kaj valora malnova urbo (la urboplaco, brikdomoj, preĝejoj, ruinaĵoj de la kastelo, pordegturo kaj grenejoj).
  • Bochotnica (legu: Boĥotnjica) - la ruinaĵoj de la kastelo el la 13-a jc, Renesanca maŭzoleo de Johano Oleśnicki, akvomuelilo el la 19-a jc kaj pluraj ravinoj
  • Nałęczów (legu: Naŭenĉuf) - la kuracparko kun trinkejo de la akvoj, palaco de familio Małachowski, vilaoj el la 19-a kaj 20-a jc, kapelo.
  • Gołąb (legu: Goŭomb) - la manierisma preĝejo el la 17-a jc, la Loretana Kapelo.
  • Wąwolnica (legu: Vonvolnjica) - la kapelo el la 14-a jc kun la statueto de Dipatrino de Kębel (populara pilgrimloko) kaj la preĝejo el la komenco de 20-a jc.
  • Janowiec (legu: Janovjec) - la ruinaĵoj de la kastelo el la 16-a jc, la preĝejo malfrurenesanca kun fragmenoj de la gotiko el la 14-a jc, subĉiela muzeo (etnografia muzeo).
  • Kurów (legu: Kuruf) - la preĝejo kun la malfrugotika ĉefaltarejo el la 16-a jc, alkonstruita en la 17-a jc, ensemblo parko-palaca en Olesin.
  • Markuszów (legu: Markuŝuf) - la preĝejoj el la 17-a jc..
  • Końskowola (legu: Konjskovola) - la paroĥa preĝejo el la 16-a - 18-a jc - la maŭzoleo de familio Tęczyński, la hospitala preĝejo el la 1613 jaro, la defend-brikdomo de familio Tęczyński el la 16-a jc, la aŭgsburg-evangelia tombejo el la 18-a - 19-a jarcentoj.

Urboj kaj komunumoj redakti

En la distrikto troviĝas la fama kuracloko Nałęczów

Esperanto redakti

 

En la distrikto, apud Nałęczów en la vilaĝo Wojciechów loĝas esperantisto Andreo Moroz.

Eksteraj ligiloj redakti

 
Puławy
 
Janowiec