Rheinfelden (distrikto)
La distrikto Rheinfelden estas administra unuo de Kantono Argovio. Ĝi havis 41487 loĝantojn la 31-an de decembro 2007. Ĝia ĉefurbo estas la samnoma urbo Rheinfelden.
Rheinfelden | |
---|---|
Kantono | Argovio |
Ĉefloko | Rheinfelden |
Koordinatoj | 47° 33′ N 7° 47′ O / 47.550 °N, 7.783 °O (mapo)Koordinatoj: 47° 33′ N 7° 47′ O / 47.550 °N, 7.783 °O (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 41487(2007-12-31) |
Areo | 112,09 km² |
Loĝantardenseco | 370,12 loĝantoj/km² |
Federacia Kodo | 1909 |
GeografioRedakti
La distrikto Rheinfelden situas en nordokcidento de la kantono ĉe la suda bordo de la rivero Rejno norde de la Argovia Ĵuraso kaj formas la nordokcidentan parto de la tiel nomita Frick-Valo. La distrikto apartenas plejparte al la aglomeraĵo de la urbo Bazelo.
Najbaraj distriktojRedakti
La distrikto Rheinfelden limas en nordo al la distriktoj Lörrach kaj Waldshut (ambaŭ en Germanio), en oriento al la distrikto Laufenburg, kaj en sudo al la distriktoj Sissach kaj Liestal (ambaŭ en Kantono Bazelo Kampara).
TrafikoRedakti
Tra Rheinfelden pasas la trajnlinio de Svisaj Federaciaj Fervojoj de Bazelo tra Rheinfelden al Frick, Brugg, Baden al Zuriko kaj la regiona trajnlinio de Bazelo alLaufenburg. Por la fajna disdono zorgas diversaj poŝtaŭtolinioj.
Tra la distrikto pasas ankaŭ la nacia aŭtoŝoseo A3 de Bazelo tra Zuriko al Koiro.
HistorioRedakti
En mezepoko ĝis 1797 la regiono apartenis al la Habsburgoj. Tiam ĝi estis okupita de la trupoj de Napoleono. En la jaro 1802 ĝi estis integrita al la Helveta Respubliko kaj fariĝis en la jaro 1803 distrikto de la tiam fondita Kantono Argovio.
Komunumoj de la distrikto RheinfeldenRedakti
La distrikto Rheinfelden konsistas el 14 komunumoj (stato en 2009). Jen la listo:
Blazono | Nomo | Loĝantaro (2007-12-31) |
Areo en km² |
Komunumkodo |
---|---|---|---|---|
Hellikon | 782 | 7.04 | 4251 | |
Kaiseraugst | 4980 | 4.91 | 4252 | |
Magden | 3437 | 11.04 | 4253 | |
Möhlin | 9355 | 18.79 | 4254 | |
Mumpf | 1270 | 3.13 | 4255 | |
Obermumpf | 1030 | 5.06 | 4256 | |
Olsberg | 360 | 4.68 | 4257 | |
Rheinfelden | 11'004 | 16.12 | 4258 | |
Schupfart | 751 | 7.05 | 4259 | |
Stein | 2747 | 2.83 | 4260 | |
Wallbach | 1714 | 4.55 | 4261 | |
Wegenstetten | 1071 | 7.12 | 4262 | |
Zeiningen | 2172 | 11.37 | 4263 | |
Zuzgen | 814 | 8.40 | 4264 | |
Totale (14) | 41'487 | 112.09 | 1909 |
Eksteraj ligilojRedakti
- Retpaĝo de la distriktoficejo Rheinfelden[rompita ligilo]
- La Frick-Valo en la Historia Leksikono de Svislando Arkivigite je 2010-02-17 per la retarkivo Wayback Machine