Thierstein (distrikto)

(Alidirektita el Distrikto Thierstein)

La distrikto Thierstein estas administra unuo de Kantono Soloturno. Ĝi havis 14 013 loĝantojn la 31-an de decembro 2010. Ĝia ĉefloko estas la komunumo Breitenbach. Kune kun la distrikto Dorneck la distrikto Thierstein formas la oficdistrikton Dorneck-Thierstein.

Distrikto Thierstein
Blazono de la distrikto Thierstein
Breitenbach, ĉefloko de la distrikto Thierstein
Mapo de la distrikto Thierstein
Distriktoj de Kantono Soloturno
Kantono Soloturno
Ĉefloko Breitenbach
Geografia situo CH1903: 607172 / 231383 (mapo)47.2333333333337.5333333333333Koordinatoj: 47° 14′ N, 7° 32′ O; CH1903: 607172 / 231383 (mapo) f1
Nombro de loĝantoj 14013  (2009-12-31)
Areo 102,28 km²
Loĝantardenseco 137 loĝantoj/km²
Federacia Kodo 1110
vdr

Geografio redakti

La distrikto Thierstein situas en la nordo de la Soloturna Ĵuraso. La distrikto Laufen de Kantono Bazelo Kampara fortranĉas la komunumon Kleinlützel de la cetera teritorio de la distrikto. Kun la ĉefa parto de Kantono Soloturno la distrikto Thierstein estas ligita tra la Passwang-Pasejo. Ekonomie tamen la regiono estas pli orientita al Bazelo ol al Soloturno. Kune la distrikto Dorneck la distrikto Thierstein formas la oficdistrikto Dorneck-Thierstein, kiu estas ankaŭ konato kiel Schwarzbubenland [laŭlitere tradukita Nigrobubolando].

Komunumoj de la distrikto Thierstein redakti

La distrikto Thierstein konsistas (stato en 2009) el 12 komunumoj, el kiuj la ĉefloko Breitenbach estas la plej granda. Jen la listo:

Blazono Nomo Loĝantoj
(2010-12-31)
Areo
en km²
Komunumkodo
  Bärschwil 870 11.20 2611
  Beinwil SO 313 22.67 2612
  Breitenbach 3536 6.83 2613
  Büsserach 1995 7.55 2614
  Erschwil 911 7.48 2615
  Fehren 616 1.50 2616
  Grindel 488 3.05 2617
  Himmelried 933 6.00 2618
  Kleinlützel 1265 16.34 2619
  Meltingen 632 5.76 2620
  Nunningen 1843 10.27 2621
  Zullwil 611 3.63 2622
Totale 12 14013 102,28 1110

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti