Distrikto Tuttlingen

distrikto de Baden-Virtembergo en Germanio
Blazono Mapo
blazono mapo
bazaj informoj
federacia lando: Baden-Virtembergo
distriktaro: Frajburgo
regiona ligo: Nigra Arbaro-Baar-Heuberg
administra sidejo: Tuttlingen
areo: 734 km²
Loĝantoj: 144 891 (fine de decembro 2022)
Loĝdenso: 181 po km²
Aŭtokodo: TUT (Tuttlingen)
Oficiala kodo: 08327

La distrikto Tuttlingen situas en la federacia lando Baden-Virtembergo de Germanio. Ĝia administra sidejo estas la urbo Tuttlingen. La distrikto estas parto de la distriktaro Frajburgo kaj de la regiona ligo Nigra Arbaro-Baar-Heuberg.

La distrikto havas areon de 734 km², kaj fine de decembro 2022 ĝi havis 144 891 loĝantojn. Najbaras la distriktoj Rottweil kaj Zollernalb norde, Sigmaringen oriente, Konstanz sude kaj Schwarzwald-Baar okcidente.

La distrikto havas propran subĉielan muzeon, kiu vidigas la historian kamparan vivmanieron en la regiono dum pasintaj jarcentoj.

Administra divido redakti

La distrikto konsistas el 35 komunumoj, el kiuj 6 estas urboj. En la sekva listo inter krampoj aldoniĝas la respektiva nombro de loĝantoj laŭ la stato fino de septembro 2006.

Urboj:

  1. Fridingen an der Donau (3.231)
  2. Geisingen (6.121)
  3. Mühlheim an der Donau (3.471)
  4. Spaichingen (12.461)
  5. Trossingen (15.156)
  6. Tuttlingen (34.844)
 
situo de la distrikto ene de Baden-Virtembergo
 
Akvomuelejo en la subĉiela historia muzeo Neuhausen [prononco Nojhaŭzn]

Neurbaj komunumoj:

  1. Aldingen (7.597)
  2. Balgheim (1.008)
  3. Bärenthal (449)
  4. Böttingen (1.507)
  5. Bubsheim (1.149)
  6. Buchheim (655)
  7. Deilingen (1.741)
  8. Denkingen (2.536)
  9. Dürbheim (1.672)
  10. Durchhausen (878)
  11. Egesheim (629)
  12. Emmingen-Liptingen (4.569)
  13. Frittlingen (2.083)
  14. Gosheim (3.826)
  15. Gunningen (700)
  16. Hausen ob Verena (747)
  17. Immendingen (5.922)
  18. Irndorf (790)
  19. Kolbingen (1.334)
  20. Königsheim (561)
  21. Mahlstetten (729)
  22. Neuhausen ob Eck (3.866)
  23. Reichenbach am Heuberg (553)
  24. Renquishausen (752)
  25. Rietheim-Weilheim (2.710)
  26. Seitingen-Oberflacht (2.325)
  27. Talheim (1.213)
  28. Wehingen (3.709)
  29. Wurmlingen (3.816)

Iuj urboj kaj/aŭ komunumoj interkonsentis kune oferti partojn de la publikaj servoj kadre de administraj komunumaroj. Tiuj grupigoj en la supra listo (laŭ la nuna stato) ne aparte listiĝas.

Eksteraj ligiloj redakti